MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

METEOLOGIO

Energiaj maŝinoj

Kubon varmigas trankvilaj marondoj de la Kariba Maro: plaĝoj kaj suno ĝueblas dum la tuta jaro. Sed la varmeco estigas alarmon por kubanoj.

La altaj temperaturoj de la maroj, kiuj ĉirkaŭas la kuban insulon, tre favoras ciklonojn. El ili povas naskiĝi fortaj kaj danĝeraj uraganoj, enormaj ventosistemoj, kiuj kun abunda pluvado turniĝas ĉirkaŭ regiono de malalta premo. Ĉe la norda hemisfero tiu turnomovo okazas maldekstren, laŭ la kontraŭa direkto de la horloĝmontriloj. Por la scienca komunumo koni tiujn tiel nomatajn energiajn maŝinojn prezentas grandan defion.

Fakuloj klasifikas ciklonojn laŭ gradoj de rapideco de daŭraj ventoj. La koncerna fenomeno ricevas unu el la jenaj kategorioj: tropika depresio, kun ventoj rapidaj ĝis 63 km/h; tropika ŝtormo, de 63 ĝis 117 km/h; kaj uragano, kun ventoj pli rapidaj ol 118 km/h.

Sanktulo-nomoj

Kiam ciklono havas kategorion de tropika ŝtormo, ĝi ricevas nomon. Tiu ĉi kutimo aplikiĝas jam de multaj jarcentoj. Dum la 18a kaj 19a jarcentoj kaj komence de la 20a oni uzis sanktulo-nomojn, kaj dum la dua mondmilito alfabetan kodon. En 1953 la Usona Meteologia Servo komencis uzi virinajn nomojn laŭ alfabeta ordo. Viraj nomoj alterne kun virinaj aperis en 1978 por nomi tropikajn ŝtormojn, kiuj estiĝis en la Nord-Pacifika Oceano. En 1979 tiu ĉi metodo nomi la fenomenojn komencis aplikiĝi en Atlantiko kaj Golfo de Meksiko.

Nuntempe tiuj nomoj estas elektitaj en internaciaj kunsidoj de la Monda Organizaĵo pri Meteologio. La literoj Q, U, X, Y kaj Z ne estas uzataj por nomi uraganojn en Atlantiko, ĉar malmultas nomoj komenciĝantaj per tiuj literoj. Kiam uragano tre severas, kaj estigas multajn homajn perdojn kaj ekonomiajn damaĝojn, ĝia nomo estas forigita de la listo.

Ventorapideco

En 1997 komencis aplikiĝi en Kubo la skalo Saffir-Simpson, kreita en 1969 de la inĝeniero Herbert Saffir kaj de la direktoro de la usona Landa Uragana Centro, Bob Simpson. Tiu skalo ebligas per numero kategoriigi uraganojn precipe laŭ la ventorapideco. Tiel la loĝantoj de regionoj en risko povas koni ĝian grandecon.

La vivo de uragano daŭras sep ĝis dek tagojn, sed en 1971 la uragano Ginger travivis kvar semajnojn.

Almenaŭ en la kariba regiono, la plej favora periodo por la formiĝo de ciklonoj estas de la 1a de junio ĝis la 30a de novembro, kaj la plej aktiva tempo en Kubo estas inter la 21a de septembro kaj la 20a de oktobro. Tion pruvas la pluraj uraganoj, kiuj trairis la insulon, kaj inter ili elstaras la du plej intensaj en la kuba historio. Ili estas la ŝtormo el kategorio 5 San Francisco de Borja, de la 10a ĝis la 11a de oktobro 1846, en la urbo Havano, kaj la sennoma samkategoria uragano, ne komparebla kun pasintaj, kiu la 19an de oktobro 1924 troviĝis okcidente de Pinar del Río.

Inundoj

Uraganoj estigas ne nur ekonomiajn perdojn. Ofte akompanas ilin morto. En 1791 la ŝtormo Barreto, kun kategorio 1, mortigis proksimume 3000 homojn en urbo Havano, precipe pro inundoj; en 1870 la uragano el 3a kategorio San Marcos damaĝis provincon Matanzas kaj mortigis proksimume 800 homojn, ankaŭ pro inundoj; en 1926 uragano, kun kategorio 4, mortigis en Havano 600 homojn pro fortaj ventoj, pluvado kaj grandaj marondoj. Ĝis 1963 du pliaj ŝtormoj mortigis pli ol 2000 viktimojn.

En la jaro 2008 du notinde danĝeraj uraganoj damaĝis Kubon: ili estis Gustav kaj Ike. La 30an de aŭgusto, per ventoj rapidaj je 340 km/h, Gustav kaŭzis multajn detruojn en la okcidenta regiono de la insulo, precipe en la insula municipo Isla de la Juventud kaj en la provinco Pinar del Río. Ok tagojn poste, la 7an de septembro, aperis Ike, kiu atingis kategorion 3, kun ventoj de 195 km/h. Ĝi eniris Kubon ĉe la norda marbordo de la provinco Holguín, kaj eliris tra la suda strando de la centra provinco Ciego de Ávila. Moviĝinte okcidenten dum kelkaj horoj, ĝi denove surteriĝis en la provinco Pinar del Río.

Montohava

La uragano Ike formiĝis en septembro 2008, kaj ĝi estis speciala. Enirinte la landon, uragano ĝenerale malfortiĝas, ĉar la energio kaptita sur la maro perdiĝas pro la ventofroto sur la tera surfaco, des pli se la regiono estas montohava. Kvankam Ike trapasis Kubon en la distanco de multaj kilometroj, ĝi ne malfortiĝis, sed surmariĝis kun kategorio 1.

La damaĝoj estis grandegaj en la tuta insulo. La fortaj ventoj kaj abunda pluvado damaĝis diverstipajn konstruaĵojn: 444 000 domojn, el kiuj pli ol 63 000 entute detruiĝis; 3802 lernejojn; 1284 malsanulejojn. La telefona kaj elektra sistemoj ricevis fortan baton kaj falintaj arboj kaj inundoj blokis la vojojn. La kalkulitaj ekonomiaj perdoj sumiĝis je ĉirkaŭ kvin miliardoj da dolaroj.

Rekordo

La interesa kaj ĉagrena detalo en tiu ĉi uragana periodo estas, ke neniam antaŭe du grandaj ŝtormoj sinsekve trairis Kubon kun interspaco de nur ok tagoj. Tio estas rekordo: antaŭe la plej mallonga tempo estis 15 tagoj, kiam du samtipaj uraganoj eniris la teritorion en 1948.

La jardeko 2000-2010 fariĝis la plej aktiva kun la alveno de la uraganoj Gustav kaj Ike, kiuj aldoniĝis al la grupo de la terura Michelle, en novembro 2001; Charley kaj Iván, en aŭgusto kaj septembro de 2004 respektive; kaj Dennis en julio 2005. En la daŭro de ok jaroj ses uraganoj endanĝerigis la insulon. Kompare kun aliaj jardekoj, tio estas rekordo. Ekzemple en la periodo 1909-1952, kiu estis la plej aktiva en la 20a jarcento, formiĝis nur 12 fortaj ŝtormoj, kaj en la periodo 1844-1888 nur ok.

Abundas diroj pri la rilato inter la tera varmiĝo kaj la plimultiĝo kaj plioftiĝo de tiuj fenomenoj. Sendube la varmeco de la supraj akvoj de la maroj estas grava faktoro por la estiĝo de uraganoj, sed ĝi ne estas la unusola.

Yoandra Isabel RODRÍGUEZ LABRADA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yoandra Isabel Rodríguez Labrada el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17