MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

PENTRARTO

Peniko kaj propagando

Dum preskaŭ duonjarcento de komunismo ankaŭ la pentrarto en Albanio estis ilo de la partio-ŝtato por „eduki la popolamasojn”. Pentristoj suferis konstantan cenzuron kaj premon en sia krea laboro. Jen unu el multaj ekzemploj: la granda pentraĵo, titolita La moskva kunveno, de Guri Madhi (1921-1988).

La pentraĵo temas pri kunveno de reprezentantoj de 81 komunistaj partioj dum novembro 1960. Tiam Nikita Ĥruŝĉov kaj lia grupo intencis ekskludi la komunistan partion de Ĉinio el la internacia komunisma movado pro kontraŭdiroj inter la du tiamaj plej grandaj komunistaj partioj.

En tiu kunveno Enver Hoxha [hoĝa], la ĉefo de la albanaj komunistoj, defendis la ĉinajn „kamaradojn” kontraŭ la „reviziisma linio” de Ĥruŝĉov, kio signifis disiĝon inter Sovetio kaj Albanio. Tiun „gloran” eventon la politburoo de la albana komunista partio decidis speguli ankaŭ per pentrarto, okaze de la granda ekspozicio en 1974. Tiucele Madhi estis komisiita krei pentraĵon.

Cenzuristo

La pentristo faris sian plejeblon, sed la cenzuristo intervenis paŝon post paŝo. Kiam la verko estis preta, la komunistaj gvidantoj proponis al Madhi refari la portreton de la komunista ĉefo, por ke tiu aperu pli realisme, dum la aliajn figurojn de la „reviziistoj”, inkluzive de Ĥruŝĉov, kaj la ceteraj membroj de la albana kaj ĉina delegacioj oni konsentis senŝanĝe lasi. Madhi rifuzis.

Tiam oni komisiis al alia pentristo, Zef Shoshi [ŝoŝi], fari la ŝanĝojn. La pentraĵo, je dimensioj 210 cm x 265 cm, aperis kun ŝanĝoj en la ekspozicio kaj estis laŭdata kiel ĉefverko de „socialisma realismo”. Enver Hoxha staras surpiede, kun montrofingro direktita kontraŭ la reviziistoj kaj defendante marksismo-leninismon. Ĉe-brake videblas Mehmet Shehu kaj Ramiz Alia, liaj intimaj kamaradoj, kaj apude la ĉina delegacio.

Tamen en 1978 rompiĝis la interrilatoj inter Albanio kaj Ĉinio. Tial la gvidantoj ordonis, ke oni intervenu denove en la bildo, ĉi-foje por forviŝi la figurojn de la ĉina delegacio. Madhi estis devigita fari tion: dolorige, ĉar pentraĵo similas al propra infano. Rezulte, vizitantoj en la albana Galerio de Artoj ne plu vidis ĉinojn apud la albana delegacio.

En 1981 mortigis sin Mehmet Shehu, la dua plej grava komunisto de la albana partio kaj la tiama ĉefministro, kiu en la pentraĵo staris ĉe-brake de Enver Hoxha. Tuj la partio kondamnis la sinmortigon kaj deklaris Shehu „malamiko, agento de imperiismo kaj socialimperiismo”.

Pro tio li ne plu indis aperi en la pentraĵo. Ĉi-foje Madhi denove rifuzis ŝanĝi sian pentraĵon, ĉar, laŭ li, sen tiu figuro la pentraĵo ne plu havus sencon artan. Pro tio la gvidantoj decidis eligi la pentraĵon el la Galerio de Artoj kaj konservi ĝin en arĥivo.

Denove ekspoziciata

Post 1990 la pentraĵo estis ekspoziciata en diversaj landoj (ekzemple Italio kaj Hispanio). Tie ĝi vekis grandan intereson, ne tiom pro sia arta valoro, sed pro historiaj kaj informaj aspektoj. Similan sorton dividas aliaj verkoj kaj ikonoj de la „socialisma realismo”.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17