MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Nova mizero

Kio okazas en Mez-Eŭropo? En pluraj landoj dum la pasintaj monatoj kreskis malkontenteco de homoj pro ekonomiaj problemoj. Protestoj kaj manifestacioj multiĝis konsiderinde, kelkaj registaroj spertas seriozajn krizojn. Meze de januaro ekzemple pli ol 10 000 homoj protestis antaŭ la latva parlamentejo, kaj la prezidanto eldiris ultimaton por la registaro pro reformoj kaj minacis aliokaze dissolvi la parlamenton. Kelkajn tagojn poste en Sofio amaso da homoj manifestaciis kaj interbatalis kun policanoj. Simile en la litova Vilniuso 7000 civitanoj protestis kontraŭ sia registaro. En daŭre nestabila Ukrainio la opozicio postulis abdikon de la prezidanto; homoj fariĝis pli kaj pli furiozaj pro la gasdisputo kun Moskvo, kiu alportis haltigon de produktado kaj maldungojn. La serba registaro promesis rabatojn je gasfakturoj, por preventi protestojn.

Trompataj esperoj

Kiam pluraj orientaj ŝtatoj fariĝis membroj de Eŭropa Unio (EU), la homoj esperis baldaŭan bonfarton. Sed nun, kelkajn jarojn poste, ili vivas preskaŭ same mizere kiel antaŭe kaj sentas sin trompataj. La organizintoj de la manifestacioj en Bulgario esprimis sian malkontenton tiel: „La protesto unuigas la homojn en la deziro, vivi en normala eŭropa lando.” Ĉu ne venis multa mono el Bruselo, ĉu EU ne konsiderinde subvencias la novajn membroŝtatojn? Sed ŝajnas, ke EU-monoj ne alvenas ĉe la homoj, sed malaperas en nigraj kanaloj de korupteco. Tipa ekzemplo estas ĝuste Bulgario, kie daŭre floras korupteco tiamaniere, ke Bruselo eĉ haltigis pagojn pro tio. La registaro en Sofio evidente ne kapablas realigi reformojn.

Elitoj fiaskas

Precipe en la novaj EU-ŝtatoj kreskas furiozeco pri elitoj, kiuj ne kapablis krei rapidan bonfarton de la popoloj. Fakte ja dum kelkaj jaroj floris kaj kreskis grandaj partoj de tiu regiono de Eŭropo. Ekonomia kresko de ofte pli ol dek procentoj, subvencioj el Bruselo, miliardoj da monpruntoj kaj avida okcident-eŭropa labormerkato nutris revojn pri baldaŭa adaptiĝo al okcidenta vivnivelo. Jardekoj de plan- kaj mis-ekonomio – tiel oni kredis – forvaporiĝos post EU-membriĝo. Kaj efektive tio komence ŝajnis funkcii, ekzemple en la baltaj landoj, kiujn oni tiam nomis „tigroŝtatoj”, ĉar eksplodis salajroj same kiel prezoj de nemoveblaĵoj kaj importoj el okcidento. En Pollando jam mankis laborfortoj, ĉar poloj preferis gajni monon en okcidentaj landoj. Bruselo samtempe provis devigi tiujn ŝtatojn al reformoj kaj tiel stabiligi la junajn demokratiojn.

Sed nun? La socioj en tiuj landoj spertas suferigajn krizojn, multe pli ol en okcidentaj landoj, kiuj relative facile povas reagi al mondvasta ekonomia kaj financa krizo. En okcidentaj ĉefurboj kaj en Bruselo kreskas timoj, ke la novaj eŭropanoj turnos sin for de la malnova Eŭropo, ĉar homoj ofte havas impreson, ke dum la komunisma epoko ili fartis pli bone ol nun. Tiam senlaboreco estis nekonata, loĝantoj vivis sekure, kvankam sur relative malalta nivelo – sed ili ne malsatis. Nun, en la libera merkato, ili perdas postenojn kaj malaltaj socialaj asekuroj ne ebligas dignan vivadon. Ili forgesis, ke la socialisma sistemo kolapsis, ĉar la ŝtatkapitalismo bankrotis.

Pliaj ribeloj?

Kiaj estas la perspektivoj? Fakuloj antaŭvidas ekonomian regreson de minimume dek procentoj en tiuj landoj, kiuj financis sin per fremda mono kaj ne per daŭrema rekonstruado de la ekonomio. Tial oni devas atendi, ke malkresko en la novaj EU-landoj estos multe pli drasta kaj longdaŭra ol en la malnovaj. Ne estas konsolo por ili, ke ankaŭ Rusio suferas gravan krizon. Ankaŭ tie oftiĝas protestoj. Moskvo profitis dum multaj jaroj per vendado de nafto kaj gaso, sed nun ties prezoj tiel draste plonĝis, ke Rusio atendas por tiu ĉi jaro nur duonon de la enspezoj kompare al la prosperaj jaroj. La registaro tro multe fidis siajn krudfontojn kaj neglektis, simile kiel aliaj ekssocialismaj landoj, rekonstruadon de ekonomiaj kaj industriaj strukturoj. Pliaj ribeloj de la popoloj en orienta Eŭropo do estas atendeblaj. Espereble la junaj demokratioj ne tro forte malstabiliĝos. La homoj ne meritas fali el unu mizero en alian.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17