MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Kaspreto-teatro

Ĉu vi komprenis tiun bizaran disputon inter Moskvo kaj Kievo pri rusa gaso kondukata tra Ukrainio al landoj en orienta kaj okcidenta Eŭropo? Min ĝi memorigis pri mia infanaĝo, kiam ni spektis Kaspreto-teatron. Ofta scenaro en tiu pupoludo estis persekutado de rabisto fare de Kaspreto; kiam li kaptis la krimulon, Kaspreto batis kaj kun helpo de amiko Joĉjo katenis lin, ĝis fine venis policisto por aresti la rabiston. En la nuna Kaspreto-teatro pri gaso mi ne povis tiel klare distingi inter bonaj kaj malbonaj pupoj, ne sciis, kiu estis rabisto kaj kiu Kaspreto kaj kiu policisto. Kaj kiu haltigis la gason, Kievo aŭ Moskvo? Kontraste al la normala Kaspreto-teatro tiu ĉi infaneca disputo inter du grandaj landoj ne amuzis la spektantojn, ĉar dum la severa vintro suferis pluraj landoj, precipe Bulgario, Rumanio kaj eĉ Serbio, kiu antaŭ nelonge vendis sian gas-entreprenon por simbola prezo al Rusio. Homoj ne povis ridi pri tiu spektaklo, ĉar dum pluraj semajnoj ili ne povis hejti kaj devis frosti en siaj hejmoj, entreprenoj ne povis produktadi pro manko de energio. Vere, ambaŭ disputintaj registaroj konsiderinde perdis reputacion kaj certe daŭros longe, ĝis ili povos reakiri fidon de cetera Eŭropo.

Nu jes, ĉiu ridindigas sin tiel bone kiel li kapablas. Ridindigis sin nun ankaŭ la bavara registaro. Eble vi memoras, ke antaŭ unu jaro ĉi-loke mi mokis pri la leĝoj de protektado kontraŭ fumado en diversaj germanaj federaciaj landoj („Fum-karnavalo”, MONATO 2008/2, paĝo 5). La plej rigoran leĝon tiam realigis ĝuste Bavario, sed tio vekis daŭran proteston de vastaj rondoj kaj fine dum elektoj al la parlamento la tiam sole reginta partio CSU (Kristan-Sociala Unio) draste perdis mandatojn, onidire ankaŭ pro la fumleĝo. Nun la nova registaro (de CSU kaj liberala partio FDP) mildigis la leĝon, tiel ke ekzemple en malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi laŭplaĉe. Fidinda kaj honesta politiko estus alia. Registaro aganta tiel ne povas eviti riproĉon de oportunismo, se subite ne plu validas la antaŭaj argumentoj pri protektado de sano por nefumantoj. Sed ni ja kutimiĝis al arbitreco de politikistoj, ne nur en Bavario.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17