MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Bizara romano ... blaisecendrarseska

La titolo de ĉi tiu romano, Ĉu vi konas Blaise Cendrars?, estas iom dusenca. Blaise Cendrars estas pseŭdonimo de Frédéric Louis Sauser, „modernisma” verkisto en la dudeka jarcento. Unue li estis konata pro sia poezio, poste pro sia prozo. Kaj la frazo „Ĉu vi konas Blaise Cendrars?” ja rolas en la romano. Sed ankaŭ al la leganto la aŭtoro faras tiun demandon. Ĉar li cendrarseske prezentas la enhavon de sia verko.

Ne anticipu facile kompreneblan romanon, kun evidenta intrigo, kun komenco, disvolviĝo kaj fino. Oni legas la finon de la romano jam sur la unua paĝo, kvankam ankaŭ sur la lasta paĝo. Sed Manuel de Seabra ne uzas tiun familiaran romanistan trukon tiel, kiel ni kutimiĝis al ĝi, en arego da aliaj romanoj de aliaj verkistoj.

Facilus resumi la „intrigon” de la romano, se oni volus: junulo malaltaklasa, nomata Konrado, ekamas junulinon, nomatan Nelly, el tre riĉa sociklaso. La diktatoro de lia lando (konjekteble, Portugalio, sed tion ne klare diras la libro) postulas, ke ĉiu virjunulo, kiu malsukcesas en la universitata studado, devas iĝi militisto, same kiel ĉiuj aliaj virjunuloj ne tiel intelekte dotitaj. La militistaro entreprenas militon en Afriko, por ekstermi ribelon tie (pli precize, por „murdi la negrojn”, kiel diras tre ofte Konrado). Konrado malsukcesis en siaj studoj kaj rolas kiel leŭtenanto en la milito. Efektive, la konflikto stagnas. Konrado eĉ sekrete amikiĝas kun Joal, malamika batalisto, kiun li neniam renkontis, sed kun kiu li kaŝe interŝanĝas literaturaĵojn, i.a. poemlibron de Blaise Cendrars.

Tiel esprimite, legi ĉi tiun romanon estus simpla perdaĉo de tempo, se vi volus legi ordinaran romanon kun evidenta intrigo. Feliĉe, mi devis mem rekonstrui la intrigon supre prezentitan, ĉar via cerbo kirliĝus, se vi kredus legonti rakontan romanon; tamen, sen antaŭdeĉifro de la kvazaŭkaŝita rakonto, vi tre verŝajne preferus ĵeti la libron en la rubujon, anstataŭ legi post la unuaj kelkaj paĝoj. Sensuspekte komencinte legi, kredante, ke temas pri aventuro en romantika, sed bedaŭrinde militoplena, afrika lando, vi baldaŭ kredus aŭ vin, aŭ la aŭtoron, aŭ eble vin ambaŭ freneza(j).

Legi Ĉu vi konas Blaise Cendrars? sukcese postulas, ke vi konsciu, ke ĝi estas, nu, ne vere surrealismaĵo, nek efektive modernismaĵo, sed sentopoemo proza, dispecigita kaj disaranĝita, maskinta sin T.S. Eliot-eske, malgraŭ sia proza karaktero. (Tio estas, eske kiel la poemoj de Eliot, ne kiel ties dramoj.) Legante, malaltigu la laŭton de via intelekto kaj plialtigu la sonon de via interna poeto. Faru el vi psikanalizanton, kiu pacience kaj silente aŭskultas la bizaran sinsekvon de „libera kunligado” de pensoj kaj memorbildoj. Kaj kiu fojfoje kaptas el tiu fatrasaĵo ekkomprenon, kiu konigas al vi la animon de la parolanto.

Kaj tamene pretu legi part-post-parte, por eviti entiriĝon en la preskaŭ-sed-ne-vere frenezan menson de la parolanto, kaj ne lasi vin perdiĝi en la mensa kaoso.

Kvankam la libro portas la daton 2007, mi ĝis nun vidis nur unu recenzon pri ĝi (en Beletra Almanako 3). Eble niajn recenzistojn timigas ĉi tiu unikaĵo nialingva. Al vi, la legunto, mi nur atentigas, ke la mensa streĉo ĝin legi, valorigos vian persiston.

Donald BROADRIBB
Manuel de Seabra: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? Eld. IEM, Vieno. 87 paĝoj kudritaj. ISBN 3-01-000033-2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17