MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Renkontiĝo de du (sub)kulturoj

Antaŭ 18 jaroj s-ron Aleksander Korĵenkov, posedanton de la eldonejo „Sezonoj”, ekobsedis la ideo eldoni en Esperanto verkojn de unu el la plej kultaj aŭtoroj de la 20a jarcento (eble eĉ la plej kulta!), J. R. R. Tolkien. La projekto realiĝis ne tuj, sed en 1995, 1996 kaj 1997 aperis sinsekve tri volumoj de la verkego La mastro de l' ringoj en la majstra traduko de William Auld (en 2007, pro rapida elĉerpiĝo, aperis korektita reeldono), kaj en 2000 – La hobito, kiun tradukis Christopher Gledhill. Tiel la verko de angla aŭtoro, jam fariĝinta pro tradukoj fenomeno de pluraj nacilingvaj kulturoj (en certaj lingvoj ekzistas po kelkaj malsamaj tradukoj, ekzemple, en la rusa minimume dek publikigitaj), eniris ankaŭ la internacilingvan kulturon. La eldonisto prave fieras pri la eldono – li ja plenumis ne nur organizajn kaj teknikajn taskojn, sed faris grandan redaktan laboron, konstante komunikiĝante perletere kun la tradukinto.

Korĵenkov dum sia redakta kaj eldona laboro pri la verkoj fariĝis vera fakulo pri la kreado de Tolkien kaj ligita kun ĝi aparta (sub)kulturo. Kaj tio instigis lin ofte prelegi en diversaj esperantistaj aranĝoj pri la tolkienismo ĝenerale kaj pri la temo Tolkien en Esperanto speciale. Tion li faris dekojn da fojoj, kaj, fin-fine, aperigis la resuman tekston de la prelego en la formo de aparta konciza broŝuro. Fakte, la teksto povus esti ankaŭ antaŭ- aŭ post-parolo por iu eldono de La mastro. Kvankam ĝi ne estas dividita je apartaj sekcioj, la teksto klare dividiĝas je kvar partoj: 1) signifo de la verkaro de Tolkien kiel bazo de aparta subkulturo; 2) biografio de Tolkien kaj de liaj verkoj pri Meztero; 3) historio de esperantlingva versio de La mastro kaj ĝiaj lingvaj karakterizoj; 4) loko de la traduko por evoluigo de la esperanta tradukarto kaj kulturo ĝenerale.

Ĉiuj listigitaj temoj estas priskribitaj koncize, sed elĉerpe, por ke la leganto ricevu pri ili plenan komprenon. La teksto estas verkita kun granda inspiro, montranta entuziasmon de la aŭtoro pri la afero. La plej enpensiga temo por esperantistoj estas, tamen, la komenca parto, kiu montras skizon de tolkienisma komunumo kaj kulturo. Ni vidas multajn paralelojn kun la komunumo esperantista; eĉ planlingva komponanto en ĝi ĉeestas: ja la plej evoluintaj tolkienanoj disvolvas kaj parolas la elfan kaj aliajn artajn lingvojn, kies ĝermon kreis profesoro! Certe, nekompareblas la sociaj celoj de la tolkienismo kaj esperantismo – la unua estas ne pli ol eskapisma poramuza movado, dum la dua celas grandajn ŝanĝojn en la tuta monda ordo – sed ja ambaŭ estas mikrosocioj, funkciantaj ene de makrosocio; ambaŭ estas subkulturoj, funkciantaj ene de la tuthomara kulturo! Do, kompara esploro de ni kaj ili (kaj eventuale kun aliaj similaj mikrosocioj, havantaj proprajn kulturojn) povus malkovri multon novan pri ni. Kaj la traduko, krom ĉiuj siaj pure lingvaj, artaj kaj kulturaj signifoj, havas tiun sencon, ke ĝi kreas la ponton inter la kulturoj nia kaj ilia.

La broŝuro estas leginda de tiuj, kiuj ŝatas (kaj, des pli, amas) verkojn de Tolkien kaj ankaŭ de tiuj, kiuj meditas pri la vojoj, sorto kaj loko de la internacilingva kulturo en la makrosocio.

Nikolao GUDSKOV
Aleksander Korĵenkov: Unu ringo ilin regas. J. R. R. Tolkien en Esperanto. (Serio Sed ne el katedro; vol. 4) Sezonoj, Kaliningrado, 2008. 16 paĝoj, broŝurita. ISBN forestas.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17