MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Aventuroplena historia romano

Antaŭ pli ol dudek jaroj miaj filoj regule prunteprenis bildstriajn librojn de la biblioteko, kiujn ofte ankaŭ mi ĝuis. Inter ili estis Leonardo, en kiu ĉefrolas Leonardo da Vinĉi kaj lia iom stulta, timema lernanto. Tiu memoro komence iom influis la legadon de ĉi tiu libro, kiu celas unue gejunulojn, sed interesos ankaŭ pli aĝajn legantojn.

La libro rakontas pri okazaĵoj en la turbulema jaro 1487 en Florenco. Tiam Paolo Masi, 11-jara knabo, lernoservas en la metiejo de Leonardo da Vinĉi. Multajn jarojn poste li priskribas siajn travivaĵojn al sia filo.

En tiu jaro la rilatoj inter la riĉaj familioj De Mediĉoj kaj De la Padzoj pli kaj pli malboniĝas. Unue Paolo favoras la Mediĉojn, ĉar lia patrino iam laboris tie kaj ricevas financan subtenon de ili. Juliano de Mediĉoj ordonis, ke Leonardo da Vinĉi akceptu Paolon kiel lernoservanton. Post renkontiĝo kun sklavineto de La Padzoj, Giraga, li ekfavoras ilin, ĉar ili tre bone traktis la knabinon.

Paolo rakontas kelkajn el siaj sonĝoj, kiuj ofte temas pri inventoj de lia mastro, kiujn li sukcesas provi, interalie flugado per grandaj artefaritaj flugiloj. Okazas multo, kion Paolo ne komprenas – la konduto de la gepatroj inter si, iu nur parte aŭdita aludo pri murdoj, la sinteno de Giraga, kiam li rakontis pri tio, kion li aŭdis. Nur kiam estas tro malfrue, li komprenas la aferon.

Per tiuj iom pli ol cent paĝoj la leganto ekscias pri parto de la itala historio kaj tiama vivo, ekzemple, la fakto, ke ankaŭ en Eŭropo oni sklavigis homojn; la timo, ke oni malsaniĝos je pesto; la flagelantoj; kiel laboris apotekistoj; la granda potenco de riĉaj familioj.

La traduko de Benata Hengstmengel estas flua, agrabla. Mi pensas, tamen, ke pendumitaj personoj pendas ne „sub ŝnuro” sed „je ŝnuro”.

Anneke BUYS
Hans Ulrich: Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi. Tr. Benata Hengstmengel, kun ilustraĵoj de Miroslava Tomecková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2008. 111 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-87169-01-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anneke Buys el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17