MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

Vatikano diplomatie rilatas kun 177 landoj

Okaze de renkontiĝo de la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo (kiu sidas en Vatikano) por novjara bondeziro al la papo, aperis en diversaj ĵurnaloj priskriboj pri la stato de la internaciaj rilatoj de la centro de la katolika eklezio. La unua kaj unika fonto estis la vatikana gazetara agentejo Fides.

En la lastaj jardekoj la diplomatia reto de la Sankta Seĝo rimarkinde pliampleksiĝis. Dum la papado de Johano Paŭlo la 2a la nombro de la landoj, kun kiuj la Sankta Seĝo subtenas plenajn diplomatiajn rilatojn, pli ol duobliĝis. En 1978 ili estis 84, ĉe la fino de lia papado la nombro kreskis ĝis 174. Dum la papado de Benedikto la 16a aldoniĝis aliaj tri: la ĵus sendependiĝinta Montenegro en 2006, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en 2007 kaj Bocvano en 2008.

Hodiaŭ, do, estas 177, al kiuj aldonendas la Rusia Federacio, kun kiu establiĝis diplomatiaj rilatoj je speciala naturo. La Sankta Seĝo, krome, diplomatie rilatas kun Eŭropa Unio kaj la Suverena Milita Ordeno de Malto kaj rajtigite konservas siajn oficialajn konstantajn observantojn ĉe la plej gravaj internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel ekzemple UN en Nov-Jorko kaj Ĝenevo, Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo, Monda Organizaĵo pri Komerco, Araba Ligo kaj Afrika Unio. Unika kazo koncernas Tajvanon, kie la Sankta Seĝo ekde 1979 reprezentiĝas ne de nuncio, sed nur de simpla „aferŝarĝito ad interim” (portempa). Kaj tio en la atendo povi fine malfermi nunciejon en Pekino.

La Sankta Seĝo diplomatie ankoraŭ ne kunparolas kun 16 landoj. En naŭ el tiuj ĉeestas neniu vatikana sendito, nome en Afganio, Saŭda Arabio, Nord-Koreio, Butano, Popola Ĉinio, Maldivoj, Omano, Tuvalo kaj Vjetnamio. Agadas apostolaj delegitoj (papaj reprezentantoj ĉe lokaj katolikaj komunumoj, ne ĉe la tiulanda registaro) en aliaj sep landoj: tri en Afriko (Komoroj, Maŭritanio kaj Somalio) kaj kvar en Azio (Brunejo, Laoso, Malajzio kaj Birmo). Kun kelkaj el tiuj 16 landoj ne mankas kontaktoj, oficialaj kaj konfidencaj, ankaŭ je plej alta nivelo. En novembro 2007, ekzemple, la papo akceptis en historia aŭdienco la saŭdan reĝon Abdullah, dum en la antaŭa aprilo delegacio de Popola Ĉinio havis interparoladon en Vatikano kun ties reprezentantoj. Estas sciate krome, ke Afganio kaj Somalio konfidence montris deziron diplomatie ekrilati kun la Sankta Seĝo; Vjetnamio publike sciigis sian volon atingi la samon, dum la vatikana diplomatio laboras por krei tiajn rilatojn kun Omano. Kun Kosovo la antaŭtraktadoj ankoraŭ stagnas, ĉar eĉ se tiu lando jam akiris rekonon fare de multaj ŝtatoj, inter kiuj tamen ne ĉiuj de Eŭropa Unio, la Sankta Seĝo preferas ne riski perturbi la nunan trankvilecon inter la balkanaj ŝtatoj.

Proksimume duono de la landoj, kiuj diplomatie rilatas kun la Sankta Seĝo, havas sian propran ambasadejon en Romo, malsaman ol tiu ĉe Quirinale (= Kvirinalo, la sidejo de la itala prezidanto); la ceteraj male estas reprezentataj de delegitoj loĝantaj en sia lando aŭ en ambasadejo ĉe alia eŭropa lando. Kiel dojeno de tiu diplomataro funkcias vice la plej longserva akreditita ambasadoro en Romo. Ekde marto 2008 tiu tasko estas plenumata de Alejandro Emilio Valladares Lanza, la ambasadoro de Honduro de post 1991.

Armando ZECCHIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Armando Zecchin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17