MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

KUBO

Kubo maljuniĝas

Kubo en Latin-Ameriko rangas kiel la dua lando rilate al la maljuneco de la loĝantaro. La naskokvanto falis (0,9 % en 2006 kontraŭ 2,5 % en 1953), la elmigrokvanto atingas 0,26 % kaj la kresko de la loĝantaro estas ege malalta (-0,04 %). Rezulte de tio la proporcio de homoj aĝaj je pli ol 60 jaroj estas 16 %, kaj oni prognozas 22 % en 2020. Laŭ kelkaj fakuloj, en 2025 ĉiu kvara homo estos maljunulo.

Ne mirinde, do, ke en decembro 2008 la Nacia Asembleo aprobis leĝon, kiu altigas la emeritan aĝon al 65 jaroj por viroj kaj 60 por virinoj. Se oni ne farus tian decidon, la ekonomio tutsimple ne eltenus la ŝarĝon. La ŝtato ne enspezis sufiĉe por subteni la pensiulojn. La proporcio de aktivaj laboristoj kontraŭ emeritoj falis de 3,7 al 3,1 en la periodo 1986-2006, kaj oni prognozas 1,5 en 2025. La emerita aĝo estis sub la mezumo en Latin-Ameriko (je du jaroj por viroj kaj je kvar jaroj por virinoj) kaj la mezuma vivodaŭro sufiĉe alta.

La fekundeco ĉe virinoj en 2007 estis nur 1,43. Kvankam post 1959 oni atingis eĉ 4,5, tio estis nur portempa afero; en 1978 ĝi jam estis nesufiĉa por teni la popolnombron. Unu el la kialoj estas la vastskalaj propagando por kaj aliro al kontraŭkoncipaj rimedoj, kaj la terure alta nombro de abortigoj (2,9 milionoj de 1968 ĝis 1992; 62 abortigoj por 100 naskitaj beboj). Alia kialo estas la gravegaj problemoj pri loĝado, kiuj trenas post si grandan nombron da divorcoj kaj familiaj malfacilaĵoj.

La propono jam ŝvebis en la aero dum sufiĉe da tempo, sed al ĝia efektivigo instigis la dumtempe altega prezo de la petrolo, la paso de tri sinsekvaj uraganoj, kiuj skuis la landan ekonomion kaj postlasis perdon je 9,7 miliardoj da dolaroj, kaj la falo de la prezo de nikelo (41 % kompare kun la prezo en 2007). Krome estas la embargo.

Rezulte de tio la kresko de la ekonomio dum la pasinta jaro estis je 4,3 % anstataŭ la prognozitaj 8 %, kaj la buĝeta deficito atingis 4,2 miliardojn da kubaj pesoj. En tiaj kondiĉoj estas simple nepenseble teni senŝanĝa la emeritan aĝon. Tamen, por glatigi la aferon, oni planis transiran periodon je poioma altigo.

Alberto GARCÍA FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17