MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

LITOVIO

La lasta en Eŭropo

La nova registaro de Litovio preparis „kontraŭkrizan planon”, kiu baziĝas sur totala ŝparado. La ŝparetoso kaptis ankaŭ la parlamentanojn, kiuj decidis ekde februaro rifuzi 15 % de siaj salajroj. La Eŭropa Komisiono (EK) laŭdis la novajn intencojn de Litovio dirante, ke la rimedoj devus havi sukceson. Tamen ili venas unu jaron poste ol averaĝe en Eŭropo.

EK en siaj prognozoj pri 2009-2010 indikis, ke la malgrandiĝo de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj la senlaboreco en Litovio estos unu el la plej intensaj inter landoj de Eŭropa Unio (EU). La MEP de EU en la jaro 2009 malkreskos je 1,8 %, tamen poste komencos altiĝi kaj en 2010 jam atingos pluson de 0,5 %. Tamen Litovio komencis siajn ekonomiajn reformojn pli malfrue kaj tial pri revekiĝo ĝi paciencu iom pli longe. En 2008, kiam Eŭropo jam dronis en ekonomia stagnado, Litovio sukcesis konservi unu el la plej altaj kreskoindicoj. Tio tamen ne savis la landon de la krizo. Tial en 2009 litovoj atendu kvarprocentan falon. Nur danke al la rimedoj de la nova litova registaro, tiu falo ne daŭros tro longe.

Litovoj alkutimiĝu al senlaboreco, kiu atingos 8,8 %, samgranda kiel EU-averaĝo (8,7 %). La senlaboreco kaŭzos stagnadon de la salajra kresko. La inflacio en Litovio atingos 5,6 % en 2009 kaj 4,8 % en 2010.

Ĉefministro Andrius Kubilius tute ne miris pri la prognozoj de la EK. „La sperto montras, ke krizoj aŭ kreskoj en ĉiuj tri baltaj landoj (Litovio, Latvio kaj Estonio) estas tute similaj. Estas nur unu eco tipa por Litovio: ĉe ni ĉio malfruas.” Li menciis ankaŭ, ke suferojn por Litovio aldonos la fine de 2009 fermota nuklea elektrocentralo en Ignalina. Tio estis la kondiĉo por aliĝo de Litovio al EU. La nova centralo povos esti finkonstruita nur en 2018 kaj elektroponto al Pollando kaj Svedio nur en 2012.

Lastatempe la optimismo de la litovoj pri la ekonomia situacio en la lando draste malkreskis kaj atingis la nivelon de 2001. Povas esti, ke tio ankoraŭ ne estas fino. Enketado montris, ke dum la venontaj 12 jaroj ekonomian pliboniĝon atendas nur dekono de la litovoj. Precipe homoj maltrankviliĝas pro la situacio en labora merkato.

La dekstrula registaro en Litovio nun devos alfronti ekonomian krizon kaj samtempe konservi sian aŭtoritaton. Spertuloj rimarkas, ke la intencoj striktigi la buĝeton kaj limigi la atendojn de la popolo estas ĝustatempaj. Ju pli rapide la popolo konfrontiĝos kun la realeco, des pli facile eblos lanĉi ceterajn rimedojn por bone administri la ekonomion. Krome, krizo estas perfekta momento por homoj, kiuj antaŭe estis sufiĉe saĝaj kaj ŝparis grandajn sumojn, ĉar nun venis la plej favora periodo por elspezi ilin.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17