MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KINARTO

Filmoj el socialisma erao

Kvankam malgranda lando, kun malevoluinta ekonomio, Albanio produktis post 1970 jare ĉirkaŭ 14 filmojn. Laŭdire, samepoke, produktis Aŭstrio jare apenaŭ kvin filmojn.

Eblis filmproduktado en Albanio pro forta financa subteno de la ŝtato, kiu konsideris filmojn tre efikaj propagandiloj. Ekzemple, filmo pri revolucia kontraŭnaziismo, Subigi la morton de la reĝisoro Piro Milkani, farita en 1967, estis spektata enlande de ĉirkaŭ miliono da homoj, kaj de cent milionoj en Ĉinio. Tie oni kopiis kaj enĉinigis preskaŭ ĉiujn filmojn el la socialisma erao de Albanio.

Gitaro

Aparte tiam, dum la kultura revolucio en Ĉinio, la „ruĝaj gvardiistoj” kontraŭis ĉion okcidentan, prosperan kaj homaman, inkluzive filmojn; albanajn filmojn (ankaŭ rumanajn kaj jugoslaviajn), ne. Notinde estas, ke la gitaro, kiel ĉiuj aliaj „okcidentaj” muzikiloj, estis same abomeninda; sed ĉar en „Subigi la morton” unu el la komunistoj gitarludis, oni faris escepton. Rezulte milionoj da ĉinoj ekokupiĝis pri la instrumento.

Kvin jarojn post la apero de Subigi la morton la filmo estis malpermesata en Albanio. La ĉefrolulino, Edi Luarasi, estis la edzino de la reĝisoro Mihal Luarasi, arestita kaj kondamnita dum sovaĝa kampanjo kontraŭ intelektuloj. La filmo mem tamen plucirkuladis kaj cirkuladas en DVD-formo ankoraŭ en Ĉinio kun aliaj albanaj filmoj.

Post 1990 la ŝtato ne tiom forte subtenas la filmindustrion. Malpliiĝis la nombro de novaj filmoj, sed la kvalito pliboniĝis. Ili nun digne konkuras en internaciaj festivaloj kun filmoj el eksterlando.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17