MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Novaj ĉapitroj en najbar-konflikto

En decembro 2008 Slovenio blokis plian traktadon de Kroatio por aliĝi al Eŭropa Unio. Kroatio kiel membro-kandidato devas fintrakti kun EU 40 tiel nomatajn aliĝo-ĉapitrojn. Ĝi fintraktis malpli ol dek kaj nun devis malfermi dekon da novaj, sed tion malebligis Slovenio. Slovenio do kiel membro de EU uzas iamaniere veto-rajton por malrapidigi aŭ malebligi la aliĝon de Kroatio. Kial?

Mara juro

Kiam disfalis Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio interkonsentis, ke komunaj landlimoj restos tiaj, kiaj ili estis en la tago de la proklamo de la sendependiĝo de la du landoj, do la 25an de junio 1991.

Sed la limoj surmare neniam antaŭe ekzistis kaj ne estis fiksitaj per iu ajn dokumento. Slovenio havas fiksitan maran limon kun Italio kaj nefiksitan kun Kroatio, kaj la marbordo de Slovenio estas tre mallonga. Tial la eventuala mara limo, kiu estus logika kaj verŝajna, se ĝin difinus internacia juĝisto laŭ internacia mara juro, disponigus al Slovenio nur etan triangulan maron, kiu ne havus eliron al internacia maro.

Pro tio Slovenio klopodas interkonsenti kun Kroatio por fiksi maran limon aŭ akiri maran koridoron en la kroata marteritorio por havi sian eliron al internacia maro kaj ne dependi de aliaj landoj rilate sian maran trafikon.

Interkonsento pri markoridoro

Nun, kiam Slovenio kaj Italio estas en EU kaj Kroatio volas aliĝi, la fakto, ke slovenaj ŝipoj devas pasi tra kroata aŭ itala maro por atingi internaciajn akvojn, ne gravas. Nek Italio, nek Kroatio kaŭzas problemojn pro tio. Sed, se iam en la estonteco EU disfalus (kiel ekzemple Sovetio aŭ Jugoslavio), tiam Slovenio povus pro tio havi gravajn malavantaĝojn.

Tial Slovenio klopodas interkonsenti kun Kroatio, estante preta pagi per kontraŭteritorioj kaj aliaj manieroj por ricevi la deziratan marlimon. En 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan). Ĝin ratifis ambaŭ registaroj kaj la slovena parlamento. Tamen la kroata parlamento malakceptis ĝin kaj tiel ĝi neniam fariĝis valida. Poste ne plu Kroatio pretis pri tio trakti kaj interparoli.

Kroatio havas 31 067 kvadratajn kilometrojn da mara surfaco, kaj per la menciita interkonsento ĝi pretis fordoni al Slovenio 119 kvadratajn kilometrojn. Tio estas unu 260-ono de ĝia marteritorio. Se tio okazus, la nura malavantaĝo por Kroatio estus la perdo de la fiŝkaptado en tiu teritorio. Kroatio jare kaptas 32 000 tunojn da fiŝoj, kio signifas, ke ĝi perdus 260-onon de tio, do ĉirkaŭ 120 tunojn jare. Tio estas valoro de proksimume 200 000 eŭroj. Militistan aŭ alian ekonomian perdon ĝi ne havus.

Subvencioj

Slovenio nuntempe rajtas ricevi subvenciojn el EU jare ĉirkaŭ 800 milionojn da eŭroj. Pro tio, ke Kroatio estas duoble pli granda kaj teritorie kaj loĝantare, kaj duone malpli evoluinta ekonomie, verŝajne ĝi akirus rajton pri eŭropaj subvencioj de sumo inter unu kaj du miliardoj da eŭroj. Ĉiu jaro da nemembreco en EU sekve portas al Kroatio perdon de tiu mono.

Ne volante interkonsenti kun Slovenio, Kroatio do perdas miloble pli grandan sumon, ol ĝi malgajnus per fordono de iom da sia marteritorio. Krome ĝi prokrastas la momenton komenci sanigi sian ege malsanan ekonomion.

Slovenio havas la atuton en la mano. De ĝi dependas la tempo, kiam Kroatio aliĝos al EU. Slovenio pretas pagi tion, kion ĝi volas aĉeti, sed Kroatio insiste daŭrigas sian nepretecon akcepti la „komercon”.

La situacio ege negative influas al politikaj kaj interhomaj rilatoj kaj daŭre kreas malamojn kaj malestimojn inter la du loĝantaroj.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17