MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Malĝustaj aŭtoj

En la novembra numero de 2008 mi atentigis pri la malavantaĝoj de grandaj aŭtoj laŭ pluraj aspektoj (Katastrofaj ciferoj, p. 7). Tiam temis precipe pri damaĝoj, kiujn ili kaŭzas por la klimato. Kiam antaŭ duona jaro mi verkis tiun artikolon, mi ne imagis, ke tiel rapide la aŭtomobil-industrion kaptos giganta krizo ĝuste pro aŭtoj tro grandaj kaj pezaj, kiuj konsumas multan karburaĵon. Nun tutmonde, sed precipe en Usono kaj partoj de Eŭropo, aŭtomobilproduktistojn de grandaj veturiloj minacas bankroto. Tion kaŭzis inter aliaj la terure kreskintaj prezoj de karburaĵoj meze de 2008. Sekve homoj ne nur evitis superfluajn veturojn, sed ankaŭ grandajn aŭtojn: oni ne plu aĉetas ilin, kaj se oni entute aĉetas novan veturilon, oni kutime elektas etajn aŭtojn, kiuj bezonas malmultan karburaĵon. Ĝiaj prezoj intertempe falis, sed homoj tamen hezitas, sciante, ke baldaŭ la prezoj denove povos kreski – naftofontoj ja ne fluos ĉiam. La aŭtokrizo alarmis registarojn, ĉar la kompanioj anoncis, ke ili devos amase maldungi laboristojn, kio krome akrigos la nunan ekonomian krizon. Do politikistoj donacas al la aŭtoindustrio miliardojn por savi ilin, miliardojn el niaj impostpagoj!

Ĉu estas la ĝusta vojo? Ĉu vere tiamaniere ni pardonu la erarojn de aŭtomobilkompanioj? Ili mem kulpas pri sia krizo, ĉar dum jardekoj ili sciis pri la problemoj, tamen daŭre konstruis la malĝustajn aŭtojn. Nun subite oni fervore serĉas alternativajn energiojn por la veturiloj, kion oni konstante neglektis dum pasinteco. Oni ne volis elspezi monon por esplorado, sed nur enspezi per vendado. Se ili ne rapide trovos solvon, eble tio signifos finon de individua aŭtomobilismo. Kaj ĉu tio estus terura? Dum jarmiloj la homaro ne havis aŭtojn, ankaŭ nun miliardoj da homoj ne disponas pri ili. Ĉu pro tio iam kaj nun homoj estis kaj estas malfeliĉaj? Kaj ĉu estus katastrofo, se komplete malaperus la aŭtomobilindustrio? Jam ofte malaperis kompletaj metioj kaj industrioj, tamen la homaro plu vivas. Laboristoj perdintaj siajn postenojn trovis aliajn. Probable ja ne tute malaperos aŭtomobiloj, sed ili aŭ estos aliaj aŭ servos precipe por publika trafiko; individue ni povas bicikli, kio estas multe pli bona por sano kaj medio.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17