MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Bruna marĉo

En decembro 2008 Germanion terurigis atenco ĝis tiam neimagebla. Razkapulo sonorigis ĉe la loĝejo de la policestro de la bavara urbo Passau, apud la german-aŭstra landlimo. Li insultis la policanon per obscenaj dekstrismaj blasfemoj kaj provis murdi lin per tranĉilo. Mirakle la policestro transvivis la atencon, ĉar la tranĉilo je kelkaj centimetroj maltrafis la koron. La krimulo fuĝis kaj ĝis nun, kiam estas verkata tiu ĉi teksto, ne estas trovita.

Nova dimensio

Per tiu atenco la dekstrisma perforto atingis novan dimension. Novnazioj en Germanio ĝis nun murdis aŭ vundis „nur” eksterlandanojn, sed nun unuafoje viktimo fariĝis reprezentanto de la ŝtato; tion Germanio antaŭe konis nur pri la tiama maldekstrisma Ruĝa Arme-Frakcio (RAF), kiu antaŭ pluraj jardekoj sange batalis kontraŭ la ŝtato, murdante oficialulojn. La nuna atenco trafis policestron, kiu en sia regiono rigore persekutis novnaziojn kaj batalis kontraŭ la ekstremdekstra partio NPD (Nacidemokrata Partio de Germanio). En la retpaĝoj de NPD ofte oni kalumniis la policestron.

La bruna partio ja estas observata de la (ŝtata) konstituci-protekta servo, kiu konstante karakterizas ĝin danĝera, tamen NPD jam delonge havas deputitojn en pluraj parlamentoj de federaciaj landoj, precipe en orienta Germanio. La bruna sceno fariĝis amasmovado. Al nazi-koncertoj venas centoj, fojfoje miloj da homoj. Ili estas ne nur partianoj de NPD, sed ankaŭ multaj perfortuloj, kiel la konataj razkapuloj, kiuj brutale persekutas kaj bategas eksterlandanojn kaj murdas iujn (en 2008 preskaŭ ducent). La bruna movado firme enradikiĝis en Germanio.

En tuta Eŭropo

Ne nur en Germanio. Ekde kiam en la 1980aj jaroj la franca Front National (FN) de Le Pen havis konsiderindajn sukcesojn, dekstrismaj partioj en tuta Eŭropo establiĝis kaj stabiliĝis. Ŝtat-nivele ili ofte atingas en elektoj inter dek kaj dudek procentojn, fojfoje eĉ pli. Limoj inter dekstraj popolismaj kaj radikalaj ideologioj malaperas. Jen estas ekzemple Vlaams Belang en Belgio, popolisma partio DF en Danio, Lega Nord en Italio, la partio Fidesz en Hungario kaj BZÖ en Aŭstrio. Kio interligas ilin? Estas precipe agitado kontraŭ enmigrintoj, islamofobio kaj polemiko kontraŭ eksterlandanoj, kiujn ili misfamigas kiel propekajn kaprojn, kiuj kulpas pri ĉiuj malbonaĵoj.

Ĝis nun tiuj partioj batalis ne kontraŭ demokratio, sed „nur” kontraŭ ĝiaj valoroj, escepte de FN ne perfortis, ne estis militemaj. Germana NPD estas alia, pli danĝera. Ĝi aliancas kun perfortemaj radikalaj elementoj novnaziaj kaj iliaj sekretaj societoj kaj kamaradaroj. Germanio tiel fariĝis modelo de ligo de dekstremaj konservativuloj (kiuj ekzistas en la tuta okcidenta kaj norda Eŭropo) kaj naciismaj revoluciaj grupoj, do brutal-razkapuloj (kiuj ekzistas precipe en orienta Eŭropo). NPD sukcesis krei simbiozon de la du ideologioj – la danĝero estas, ke tio estas modelo por cetera Eŭropo.

Malpermeso?

En Germanio oni nun diskutas pri ebla leĝa malpermeso de NPD. Unu fojon oni jam provis malpermesi ĝin, sed pro formalaj fuŝoj la tribunalo tiam rifuzis la akuzon. Post la atenco kontraŭ policestro la ŝancoj por atingi malpermeson eble estas pli grandaj. Sed eĉ se NPD malaperus kiel partio, tio sola ne solvos la problemon. Necesas forta kaj fortika socia kaj politika movado kontraŭ naziismo, por konsciigi civitanojn kaj kuraĝigi ilin energie kontraŭbatali por ekstermi la brunan marĉon.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17