MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EŬROPA UNIO

Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj

En decembro 2008 estis prezentita la retpaĝo www.europeana.eu, kunlabora projekto de grandaj sciencaj institutoj, arĥivoj, bibliotekoj, muzeoj ktp, subtenata de Eŭropa Unio. Oni intencis igi ĝin la centra serĉilo por trovi informojn stokitajn en cifereca formo ĉe la partneroj. Bedaŭrinde, la sistemo jam la unuan tagon kolapsis pro la amasa interesiĝo kaj je la jarŝanĝo funkciis nur simpligita versio.

Ĝis antaŭ nelonge eblis eltrovi nur tion, kio estas en iu kolekto, konsultante ĝian libroforman aŭ sliparan katalogon (se entute estis tia katalogo). Iom post iom tiuj katalogoj estis enkomputiligitaj kaj iĝis pli facile alireblaj, unue nur surloke, sed nun plejofte jam interrete, do el ĉies hejmo aŭ oficejo.

Tiel scienca esploristo aŭ simpla interesito jam antaŭe povas prepari sian viziton al biblioteko aŭ muzeo, sed persona vizito restas necesa por konsulti iun libron aŭ rigardi iun objekton. La rapida disvolviĝo de komputila potenco kaj Interreto ebligis la ciferecigon kaj interretan distribuon kaj traserĉadon de la enhavo de libroj kaj de bildoj de objektoj. Komence tio okazis neordigite kaj fojfoje amatore. Nun la teknikoj maturiĝis kaj ellaboro de unuecaj labor- kaj konsult-metodoj iĝis ebla kaj farenda.

Gazetoj pioniris

Tagaj kaj semajnaj gazetoj estas produktitaj por rapida legado kaj posta forĵeto, ne por longatempa arĥivado kaj intensa konsultado. Tamen, ili feliĉe estis arĥivitaj kaj post jardekoj aŭ jarcentoj ofte konsultataj. Por ne difekti la originalojn, la plej valoraj kolektoj jam delonge estis mikrofilmitaj kaj nur la mikrofilmoj estas konsulteblaj, dum la originaloj restas sekure stokitaj. Kiam aperis potencaj skaniloj, oni kelkloke komencis ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn.

Komence tio okazis eksperimente kaj per diversaj teknikoj (kaj i.a. evidentiĝis, ke skanado de mikrofilmoj ne donas bonan rezulton), sed intertempe establiĝis ĝenerale akceptataj proceduroj. Bonaj ekzemploj de lokaj iniciatoj estas la malnovaj gazetoj de la urbo Oostende (god.biboostende.be/, tiam precipe franclingvaj) en Belgio kaj Roermond (www.gemeentearchief.roermond.nl/index50504.htm) en Nederlando. Ankaŭ pluraj gazetoj mem en iu formo disponigas la enhavon de siaj malnovaj numeroj al la publiko, ekzemple la brita The Times, la usona New York Times kaj la germana Der Spiegel.

Studotago

Same kiel en aliaj landoj, ankaŭ en Belgio sentiĝis la bezono pli sisteme aliri la taskon de ciferecigo. La 14an de novembro 2008 la Belga Reĝa Biblioteko (www.kbr.be) organizis studotagon, dum kiu la projektoj estis prezentitaj. En 2007 oni komencis ciferecigi kelkdekojn da titoloj de la belga gazetaro inter 1830 kaj 1950. Tute ne estas la kompleta gazetaro de tiu epoko: konsiderante la disponeblajn rimedojn, oni elektis la plej gravajn gazetojn laŭ lingvo, laŭ regiono, laŭ ideologio, ktp.

Ĝis nun unu miliono da paĝoj estas skanitaj kaj en 2009 ili iĝos konsulteblaj interrete. Ne nur videblos la bildo de la gazeto, sed danke al optika tekstorekono eblos ankaŭ traserĉi la tekstojn. La tekstoj ne estas centelcente ĝustaj (tio plurobligus la kostojn), sed tamen sufiĉe ĝustaj por igi esplorojn fidindaj. Kunlabore kun specialigita esplorinstituto (www.cegesoma.be) oni disponigos ankaŭ ĉiujn cenzuritajn kaj kaŝajn gazetojn, kiuj aperis en Belgio dum la du mondmilitoj.

Juraj problemoj

La tempolimon (ĝis 1950) oni ne fiksis hazarde. Unue estas teknika kialo. Dum la amplekso de la malnovaj gazetoj malofte superis dek paĝojn, ĝi kreskis dum la dua parto de la jarcento al plurdekoj da paĝoj kaj fine de la jarcento semajnfinaj gazetoj de pli ol cent paĝoj ne estis esceptaj. Ciferecigo de tia giganta kvanto kun la nunaj rimedoj ne eblas.

La ĉefa kialo estas jura: la aŭtoraj rajtoj. La temo estas tro komplika por detale priskribi ĝin, sed ĝis antaŭ kelkaj jaroj validis ĝenerala regulo, ke aŭtoraj rajtoj validis ĝis 50 jaroj post la morto de la aŭtoro. Intertempe la Eŭropa Parlamento (sekvante usonan ekzemplon, sed nesufiĉe pripensante la konsekvencojn) plilongigis tiun periodon ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro. Elektante la jaron 1950 la Reĝa Biblioteko do evitas grandan parton de la eblaj problemoj, sed ne ĉiujn. La reprezentantoj de la eldonistoj dum la studotago klare esprimis sian intencon laŭeble protekti la aŭtorojn, t.e. klopodi enkasigi laŭeble multe da mono pro aŭtoraj rajtoj.

Labirinto de reguloj

Dum la studotago la juristo Joris Deene klarigis, kiel la sistemo de aŭtoraj rajtoj evoluis de helpo al aŭtoro al labirinto de reguloj, en kio ĉio iel povas esti malpermesata. Li komencis per citaĵo de la franco Voltaire: „un droit porté trop loin devient une injustice” (troigita rajto iĝas maljustaĵo). Dum la mezepoko la principo de aŭtoraj rajtoj ne ekzistis. Kontraŭe, scienco estis konsiderata kiel dia donaco, senpage disdonenda. La unuaj leĝoj celis limigi la monopolon de eldonistoj kaj havigi al aŭtoroj ŝancon por diskonigi siajn ideojn.

Kontraŭe, la nuna leĝaro riskas malebligi diskonigon. Pro la tro longaj periodoj abundas komplikaĵoj, ekzemple la „orfaj” verkoj, tiuj estas tekstoj de eldonejoj, kiuj malaperis, aŭ de aŭtoroj, kiuj mortis sen lasi heredantojn. Malvasta apliko eĉ malebligus ĵurnalismon: neeviteblas, ke unu ĵurnalisto iel kopias tekstojn de kolegoj, se ne, unu novaĵo povus esti diskonigata nur unufoje. Do necesas tute repripensi la nunan sistemon de aŭtoraj rajtoj. Joris Deene finis, citante alian francon, Victor Hugo, el ties inaŭgura parolado dum la internacia literatura kongreso de 1878: „Si l'un des deux droits, le droit de l'écrivain et le droit de l'esprit humain, devait être sacrifié, ce serait, certes, le droit de l'écrivain.” (Se unu el tiuj du rajtoj, la rajto de la verkisto kaj la rajto de la homa spirito devus esti oferita, tio certe devus esti la rajto de la verkisto.)

Alia ekzemplo: historiaj mapoj

Dum ĉe la publiko plej multe da atento ricevas la ciferecigo kaj enretigo de libroj, restas en la arĥivoj valoraj trezoroj apenaŭ konataj. Inter tiuj estas miloj da malnovaj mapoj, ĉu de privataj posedaĵoj, ĉu de urboj, ĉu de regionoj. La projekto DIGMAP (portal.digmap.eu/) ĝis nun grupigas nur limigitan kvanton da eŭropaj bibliotekoj, sed jam disponigas milojn da zorge skanitaj mapoj el la tuta mondo. Ilia pristudo multe helpos al lokaj kaj landaj historiistoj.

Ekzemplo de landa projekto: Kroatio

Meze de 2008 en Zagrebo estis prezentita la interreta portalo „Kroata kultura heredaĵo” (www.kultura.hr), kiu donas aliron al ciferecaj kolektoj de kroataj arĥivoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Elstara parto de ĝi estas la jarkolektoj 1950-2007 de la gazeto Glas Podravine. Tiel Kroatio jam montras je landa nivelo kion Europeana celas atingi je eŭropa nivelo. Samtempe tamen aperis problemo: la enhavo de www.kultura.hr povas esti interesa ne nur por kroatoj sed ankaŭ por personoj en la tuta mondo, kiuj iel interesiĝas pri la lando kaj ĝia historio kaj kulturo, sed konsulti ĝin sen koni la kroatan lingvon apenaŭ eblas.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17