MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Savintoj ne savitaj

Unu el la sekvoj de la monda financa krizo (vidu MONATO 2008/12, p. 15) estis la kolapso de Fortis, unu el la plej grandaj belgaj bankoj. Por eviti financan katastrofon la belga registaro en septembro aĉetis grandan parton de la banko, tiel ke ĝi iĝis posedanto de 99,93 % de la akcioj. Poste, en oktobro, ĝi vendis 75 % de la akcioj al la banko BNP Paribas. La manovro unuavide sukcesis. Ĝi almenaŭ sukcesis kvietigi iomete la financan horizonton kaj savis la situacion.

Yves Leterme

Juĝistoj tamen deklaris la vendon de Fortis al BNP Paribas nejusta, ĉar la ŝtato vendis ĝin sen interveno de la akciuloj. Sekva paŝo do estos aprobo aŭ malaprobo fare de la ĝenerala kunsido de Fortis en februaro 2009. Sed montriĝis, ke funkciuloj de la ĉefministro intervenis ĉe la juĝistoj, eble kun la celo atingi pli favoran verdikton. Tio ne plu influas la vendon mem, sed estas malrespekto al la konstitucia principo de la apartigo de la povoj: la leĝodona povo ne rajtas interrilati kun la jurisdikcio. Pro tio la pozicio de kelkaj ministroj, inkluzive de la ĉefministro Yves Leterme kaj de la tuta registaro, nun estas pridemandata, kaj la registaro preferis demisii. Estas nun la tasko de la reĝo, kune kun speciale taskigita iama ĉefministro Wilfried Martens, kunmeti provizoran novan registaron.

Marc VANDEN BEMPT kaj PAŬL PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt kaj Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17