MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

ĈEĤIO

Nova Esperanto-muzeo

En la urbo Svitavy (okcidenta Moravio) oni solene malfermis novan Esperanto-muzeon. En ĝi oni lokis la bibliotekon de Jaroslav Šustr (5800 volumoj) kaj aliajn valorajn ekspoziciaĵojn. Ili troviĝis ĝis nun en la urba muzeo en Česká Třebová.

Al la nova muzeo oni disponigis salonon en unu el la plej belaj historiaj konstruaĵoj en Svitavy, la Ottendorfer-biblioteko, portanta la nomon de mecenato, kiu ĝin konstruigis en 1892. Siatempe ĝi posedis la plej ampleksan kolekton de germanlingvaj libroj (22 000 volumoj) en Moravio.

La muzeo konsistas el du partoj. La unua, pli granda, servas kiel ekspoziciejo. En ĝi estas 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj. La unua ekspozicio strebas doni al vizitantoj bazajn konojn pri Esperanto kiel lingvo kaj movado. De la planlingvaj projektoj antaŭ Zamenhof ĝis la nuntempa Esperanto-aktivado. Meze de la muzeo estas lokita granda busto de L. L. Zamenhof, kiu devenas plej probable de la jaro 1921 (de la 13a UK en Prago). Kiel pliajn unikaĵojn ni menciu almenaŭ la tutan jarkolekton 1912 de la japana kolora mane bindita „Ĉiumonata internacia gazeto ORIENTA AZIO” kaj originalon de la unua lernolibro de Esperanto en la ĉeĥa lingvo fare de F. V. Lorenz (1890).

La muzeo strebas tuj dekomence esti multe pli ol nura ekspoziciejo de esperantaĵoj. Ĝi devus servi kiel esplorejo. Tial nun tie estas multfunkcia informpanelo kun tuŝekrano, kie oni povas ekkoni la bazajn informojn de Esperanto, ĝian gramatikon, sed ankaŭ kulturon kaj realaĵojn, ĝui la lingvon eĉ aŭde, aŭskultante deklamatan tekston kaj kantadon. Krome tie estas studloko provizita per komputilo, kiu enhavas multajn utilajn informojn, ekzemple grandan elektronikan ĉeĥan-esperantan kaj esperantan-ĉeĥan vortarojn kaj liston de Esperanto-libroj disponeblaj. Plia agrabla afero por la esplorantoj kaj studantoj estas, ke en la konstruaĵo mem eblas favorpreze tranokti, ĉar subtegmente troviĝas tri gastĉambroj, apartenantaj al la urba muzeo.

La ĉefa konstruaĵo de la urba muzeo kaj galerio situas en najbareco de la Esperanto-muzeo kaj enhavas du daŭrajn ekspoziciojn: pri la plej konata naskito el Svitavy kaj savinto de centoj da judoj Oskar Schindler kaj pri tolaĵlavado kaj lavmaŝinoj. Aldone al ili la Esperanto-muzeo prezentas la trian daŭran ekspozicion en Svitavy.

Baldaŭ estos organizita ekspozicio pri du paralelaj temoj: „Kvardek jaroj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio” kaj „Esperanto kaj junularo”. Tiu devus daŭri ĝis la ĈEA-konferenco, kiu okazos en Svitavy de la 9a ĝis la 11a de oktobro 2009.

Se vi pretas helpi per ajna mesaĝo (gratulo, interesiĝo k.a.), bonvolu uzi prefere ambaŭ retadresojn: muzeo@esperanto.cz kaj esperanto@muzeum.svitavy.cz. La koresponda adreso estas: Esperanto-muzeo, Máchova alej 1, CZ-568 02 Svitavy, kaj la TTT-ejo: muzeum.esperanto.cz
Petro CHRDLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Chrdle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17