MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BURUNDO

Ĉu prezidos prezidinto?

Anoncis sian prezidanto-kandidaton la ĉefa opozicia partio en Burundo. La Fronto por la Demokratio en Burundo deklaris eksprezidanton Domitien Ndayizeye kandidato por la balotoj okazontaj en 2010.

Ndayizeye naskiĝis en 1953 kaj servis la Burundan Respublikon kiel vicprezidanto inter 2001 kaj 2003 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2005. Laŭ la konstitucio li ne rajtis kandidatiĝi kiel prezidanto en 2005.

Li fariĝis prezidanto pro la tiel nomata Arusha-interkonsento, kiu celis repacigi la landon kaj specife la hutuan kaj la minoritatan tutsian etnojn. Okazis du mandatoj, kiam prezidis membro de la tutsia etno, kun hutua vicprezidanto; kaj poste inverse, hutua prezidanto (Ndayizeye) kun tutsia vicprezidanto. Ilia tasko estis organizi demokratian voĉdonadon kaj krei novan konstitucion, fine aprobitan per 92 % de la popolo en 2005.

Arestita

Post la prezidanta mandato Ndayizeye fariĝis senatano. Tamen, pro influo de la tiama prezidanta partio, la senato retiris la parlamentan protekton de Ndayizeye, kaj li estis arestita. La registaro akuzis lin, ke li volis ĝin renversi, kaj kondamnis lin al dumviva enkarcerigo. Post naciaj kaj internaciaj protestoj li estis post kvin monatoj liberigita.

Elirante el la prizono, Ndayizeye diris: „Mi forlasis politikan karieron, kiam mi eksprezidantiĝis en 2005, ĉar tiam mi faris grandegan laboron por mia lando. Post mia malliberigo pro falsaj akuzoj mi decidis denove aperi en la politika mondo.”

Ndayizeye estas gaja homo, subtenata kaj de sia etno kaj de tutsioj, kiujn li helpis dum sia prezidanteco. Multaj kredas, ke li havas grandan ŝancon en 2010 denove prezidi la landon.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17