MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Posedenda libraĉo

La diligenta historiisto Ziko van Dijk liveris plian kompilaĵon el la arkivoj de UEA. La Asocio estas tre diversspeca kolekto da artikoloj pri la interna vivo de la organizaĵo dum ĝiaj unuaj cent jaroj. Ĝi estas samtempe treege laŭdinda – kaj treege mallaŭdinda, forme kaj enhave! La formo estas tre profesie konceptita: fontoindikoj (sed ne pli) en piednotoj, listo de mallongigoj, nomindekso, eĉ superteksta ĉiupaĝa titoleto en griza kursivo. Vere estis plezuro vidi tion, sed malplezuro estis multaj lingvaj kaj kompostaj fuŝetoj; mi nombris entute 181, kies graveco etendiĝas de diskuteblaj vortelektoj kaj forgesitaj citiloj, tra manko de la vorto „ne”, ĝis tutaj linioj enŝoviĝintaj el Dio scias kie.

Parto de la mislingvaĵoj eĥas arkaismojn kaj erarojn en la fontotekstoj; ekzemple, la lingvaĵo de Eduard Stettler estis tiel erarplena, ke oni prefere ne citu lin rekte. La uzo de absolutaj sinonimoj, eĉ ene de la sama artikolo (ekzemple, cifereca kaj diĝita, alelekti kaj koopti), donas konfuzan impreson. En la treege utila artikolo „Historio de la historio de Esperanto” Ziko recenzas 23 verkojn. Li plurloke prave riproĉas aŭtoron, kiu ne sufiĉe interpretas la fontojn, sed kion oni do pensu vidante, ke li mem eĉ ne tradukas anglalingvajn citaĵojn? Ankaŭ la kutimo referenci al homoj per ilia nacia deveno, kie ripeto de la nomo estus troa, ofte ne bone funkcias.

Krom la menciitan recenzaron, la libro enhavas solidan raporton pri la historio de Biblioteko Hector Hodler, kaj Kiel nin organizi?, resumon pri la evoluo de la UEA-statutoj. En ĝi iom ĝenis min la oftaj komparoj inter UEA-strukturo kaj ŝtata reĝimo. UEA ne estas ŝtato; multe pli interese estus kompari ĝin kun aliaj civitanaj internaciaj organizaĵoj kaj kun la ĝenerala asocia vivo de la landoj, kie ĝi havis sidejon (do tiurilate estas bonvena la iom ampleksa klarigo pri nederlanda asocia juro). Fine estas dek pli leĝeraj artikoloj pri unuopaj jaroj. Kelkaj el tiuj (almenaŭ 1942 kaj 1955) estas iom tro bagatelaj por inkluzivi en libron, sed tiu pri 1959 kredeble estas la plej bona peco verkita de Ziko ĝis nun.

Ĉu historiisto devas esti neŭtrala? Tio nemulte gravas, se la leganto konas la pozicion de la historiisto, tiel ke oni povas reĝustigi la interpretojn laŭ siaj propraj vidpunktoj. Ziko siatempe esprimis admiron pri la germana socialdemokrata ekskanceliero Helmut Schmidt kaj pri ties persona amiko, la usona eksministro pri eksteraj aferoj Henry Kissinger. Tio estas rimarkinda en si mem; inter samgeneraciaj, samlandaj kaj similrangaj famaj politikistoj la plimulto de esperantistoj verŝajne preferus respektive Willy Brandt kaj Adlai Stevenson. Sed eĉ pli, mi suspektas ke la nuanco inter Brandt kaj Schmidt pli gravas por Ziko ol, ekzemple, la diferenco inter Stalin kaj Gorbaĉov! Lia koncepto pri „vasteco de pensado” sur paĝo 80 povus esti indiko de tio.

Estas Schmidt, kiu diris ke „homoj, kiuj havas viziojn, devus konsulti kuraciston”, kaj se Ziko subtenas tiun vidpunkton, oni komprenas lian megalofobion (la tendencon bagateligi ĉion, precipe la atingojn de aliaj; kontraste megalomanio estas la tendenco grandiozigi ĉion, precipe sin mem). La megalofobio estas bridita kaj pozitive funkcias en 1959: Fighiera en Varsovio, kiu priskribas la preparadon de la Zamenhof-jubilea Universala Kongreso. Ziko klare komprenigas, kiuj estas liaj herooj kaj malherooj, sed la herooj ne estas superhome perfektaj, kaj la malherooj ne estas demonoj. Eĉ la ĉefa malheroo Gian Carlo Fighiera – kiu iris naivega al Varsovio kaj revenis paranoja – estas priskribita kiel diligenta kaj kapabla Konstanta Kongresa Sekretario. Megalofobio en Esperantujo kutime signifas ankaŭ Lapenna-fobion, kaj aliloke en la libro Ziko tion montras abunde; sed en ĉi tiu artikolo Ivo Lapenna estas la plej pozitiva rolanto.

Estas Lapenna, kiu diris (en la UK-inaŭguro 1962), ke „eble ni atingos eĉ la finan venkon jam en ĉi tiu generacio”. Oni devas miri, kial Ziko ne mencias tiun evidentan (por nia tempo) mistakson en 1966: Propono al UN (kun la subtitolo Kial Lapenna ne fariĝis heroo de Nov-Jorko). La megalofobio ĉi tie estas senbrida, kio praktike senvalorigas la artikolon. Ekzemple ĝi komence parolas pri „magraj rezultoj” de la Unesko-rezolucio de 1954, kio mildadire estas iom aŭdaca resumo de ĉapitro 22.3.5 de Esperanto en Perspektivo. Karakterize, ankaŭ ne estas menciita la „Skandinavia propono” al Unesko en 1966, pri esploro de la bezono de internacia lingvo; se ĝi estus renovigita en 1968, la propono al UN povus esti decide influita. Entute do, Ziko ne nur maljuste riproĉas Lapenna pri aferoj fakte laŭdindaj, li ankaŭ preterlasas la plej gravajn faktojn kaj sekve plene maltrafas tiujn efektivajn mispaŝojn de Lapenna kaj de UEA kiel tuto, el kiuj nuntempa aktivulo eventuale povus ion lerni.

Resume, la libro estas havindega por ĉiu, kiu interesiĝas pri UEA kaj ĝia historio, kvankam nepras kritike legi ĝin. Sed tio ja rekomendindas pri historiaj studoj entute.

Jens S. LARSEN
Ziko van Dijk: La Asocio: skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. Eldonis FEL, Antverpeno, 2008. 301 paĝoj kartone binditaj. ISBN 978 90 77066 37 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens S. Larsen el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17