MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BURUNDO

Pendole pedale

En Burundo la biciklo iĝas kutima kaj plej ŝatata transportilo de granda parto de la loĝantaro. La klarigo estas simpla. La lando trairis militon dum 13 jaroj, kio ĉion fuŝas. La ekonomio ŝrumpis kaj la lando ne povas kovri sian buĝeton (ĉirkaŭ 53 % de la ŝtata buĝeto venas de ekstero). Evoluintaj landoj helpas per mondonacoj, sed la popolo de Burundo ne profitas, ĉar eta grupo enpoŝigas ĉion.

Prezoj triobliĝis, sed salajroj ne ŝanĝiĝis. Nur la salajroj de deputitoj, ministroj kaj ĝeneralaj direktoroj altiĝis kaj tio kaŭzas senĉesajn strikojn. Inter la prezoj, kiuj kreskis, estas tiuj de lupagoj, manĝaĵo kaj transporto. Multaj laboristoj ne povis pagi transport-kostojn el siaj loĝkvartaloj al la ĉefurbo Buĵumburo. Pro la nekapablo kunigi la du ekstremaĵojn de la monatoj, ili ekpensis pri bicikloj.

Popularaj

Tial naskiĝis du transportomanieroj: motorciklo kaj biciklo. Motorciklo tamen estas tro kosta, kaj pro tio ekaperis taksi-bicikloj, kiuj intertempe fariĝis tre popularaj. Tiamaniere eblas pendoli inter loĝ- kaj labor-loko en la ĉefurbo kontraŭ ekvivalento de nur 0,13 eŭroj.

Sed, malpli pozitive, la nombro de strat-akcidentoj kreskis, ĉar multaj taksi-biciklistoj ne konas la trafikan kodon. Rezulte la registaro decidis malpermesi biciklan trafikon en la ĉefurbo. En 2005 okazis manifestacioj por protesti kontraŭ tiu ĉi regulo, ĉar jam estis malfrue por subite haltigi biciklo-trafikon. La registaro ŝanĝis sian decidon, sed estas konsentite, ke biciklistoj ne eniros la parton de la ĉefurbo, kie trafiko estas granda.

Multaj familioj vivtenas sin per biciklo-taksiado, kaj multaj aliaj profitas de tiu ĉi malmultekosta servo trovebla en ĉiuj urboj en Burundo. Intertempe kreskas uzo de ĉiuj transportiloj, inkluzive busoj, kies ŝoforoj fojfoje mortigas biciklistojn, pretekstante, ke tiuj forprenas pasaĝerojn, kiujn ili povus ricevi.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17