MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo

Trankviliĝu, la Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo ...
vian animon amas kaj nutras la erar'.
(Trumbull Stickney, usona poeto)

Lir Torran malpakis la lastan el la kestoj, en kiuj alvenis lia posedaĵo, malfermis botelon da biero, eksidis kaj kontente suspiris. Finfine, li povis iom ripozi post la translokiĝo al sia nova domo. Sed li apenaŭ havis tempon por trinki unu plenbuŝon, kiam li aŭdis la pordan sonorilon. Malvolonte li leviĝis kaj iris al la enirejo. Viro kaj virino staris sur la sojlo. La virino ridetis.

„Bonan tagon!” ŝi diris angle. „Kredeble vi estas nia nova najbaro. Ni loĝas en la apuda domo. Sara kaj Johano Bartlett.”

Lir klinis la kapon. „Lir Torran. Bonvolu eniri. Mi ĵus alvenis al la urbo.”

La paro eniris en la malplenan salonon.

Lir grimacis. „Mi pardonpetas pro la malordo. Mia meblaro ankoraŭ estas en la remizo. Mi povas nur inviti vin eksidi sur la lignaj kestoj.”

„Ne gravas”, diris la viro, kiu ĝis tiam ne parolis.

Lir prenis du glasojn, kiuj staris sur fenestrobreto. „Ĉu mi povas proponi al vi glason da biero?”

„Dankon”, diris Bartlett. „Alkoholaĵon ni ne trinkas.”

„Ne”, diris lia edzino. „Certe, vi estas tre okupita. Ni ne volis interrompi – nur bonvenigi vin al nia najbareco – kaj dividi kun vi bonan novaĵon.”

Lir estis iom perpleksigita. „Bonan novaĵon?”

La virino afable ridetis. „De Dio, nia Sinjoro. El la Biblio. En ĝi vi legos, ke Dio amas vin – vere bona novaĵo. La vorto ‚evangelio’ signifas bonan novaĵon. Ĉu vi havas ekzempleron de la Biblio?” Ŝi ĉirkaŭrigardis la salonon.

„Ie mi havas versiojn en diversaj naciaj kaj plan-lingvoj. Mi uzas ilin por kompari la lingvaĵojn. La interlingvistiko estas unu el miaj interesoj.”

La virino skuis la kapon. „Ne, vi devus legi la Sanktan Skribon en la angla versio, rajtigita de la reĝo Jakobo. Tiu estas la sola fidinda. Niaj misiistoj uzas tradukojn por enkonduki indiĝenojn al la fido, sed poste ili ĉiam instruas la anglan lingvon al siaj konvertitoj, por ke ili progresu en la religio. Ni estas konvinkitaj, ke Dio elektis la anglalingvajn popolojn por disvastigi la evangelion kaj enkonduki la demokration al nekristanoj.”

„Fulmotondro”, pensis Lir. „Kio komenciĝas ĉi tie? Tian renkontiĝon mi ne bezonis.” „Vi devas pardoni min. Mi ankoraŭ havas multon por fari. Sed estis plezuro konatiĝi kun vi.”

„Kompreneble”, respondis la virino. „En pli taŭga okazo ni havos tempon por konversacii.” La paro ekstaris kaj paŝis al la enirpordo. „Intertempe, ni adiaŭas. Ĝis revido.”

Kiam ili estis for, Lir peze suspiris.

En la vespero li veturis al la flughaveno, kie li atendis la alvenon de la aviadilo portanta de Parizo lian edzinon Mariela. Survoje hejmen kun ŝi li menciis, ke li jam ricevis viziton de iliaj novaj najbaroj, la paro Bartlett.

„Kaj?” demandis Mariela.

„Iom nekutima paro. Ili volis paroli nur pri la Biblio.”

„Tiaj homoj ne estas nekutimaj. En nia lasta hejmo ni konstante estis vizitataj de Mormonoj, Atestantoj de Jehovo, la Legio de Maria kaj tiel plu, kaj tiel plu ...”

„Vi pravas. Senofendaj, sed iom ĝenaj piuloj. Almenaŭ ili ne volis vendi al ni asekuron aŭ enciklopedion. Kaj sendube ilia intenco estis amika. Ili bonvenigis nin al la najbareco.”

„Do, ne tro plendu.”

* * *

En la sekva tago Mariela senŝeligis terpomon, kiam refoje aperis ĉe la pordo sinjorino Bartlett. Lir laboris, do Mariela estis sola en la domo, krom la hundo Persiflaĝo. Ŝi kondukis Saran Bartlett al la salono, invitis ŝin sidiĝi kaj regalis ŝin per taso da kafo. Dum kafotrinkado ili konversaciis.

Sara afable ridetis. „Por ni estis granda plezuro konatiĝi kun via ĉarma edzo. Kiel ni, li evidente tre interesiĝas pri la Biblio.”

Mariela estis surprizita. „Ĉu?”

La najbarino ĉirkaŭrigardis la salonon kaj rimarkis, ke ekzemplero de la Astronomia Revuo kuŝis sur la tablo. „Astronomio – espereble ne astrologio!”

„Mia edzo interesiĝas pri astronomio, sed nur kiel amatoro. Astronomio estas scienco. Astrologio estas nura superstiĉo.”

Sara grimacetis. „Vi pravas. Sed ankaŭ tiel nomata scienco ofte estas nura superstiĉo. La universo ne estas tiom vasta, ke oni devas mezuri ĝin laŭ lumjaraj dimensioj, kaj la mondo ne estas tiom antikva, kiom la scienculoj asertas.”

„Ĉu? Tiel vi opinias?”

„Certe. La scienculoj pretendas, ke ĝi estiĝis antaŭ milionoj da jaroj sen ago de la Kreinto. Ni scias, ke tio ne estas vera. La irlanda episkopo Jakobo Ussher pruvis en la dek-sepa jarcento, ke la kreado okazis en la jaro 4004 antaŭ Kristo.”

„Kiel li povis konstati tion?”

„Li kalkulis tion laŭ la aĝoj de la homoj enlistigitaj en la genealogioj en la Malnova Testamento. Sed hodiaŭ multaj personoj ne kredas, ke Dio kreis la mondon kaj ĉiujn estaĵojn en ĝi. Ili preferas kredi al la darvina teorio pri evoluo, kiu estas pura mensogo.”

„Se ĝi estas teorio, ĝi ne povas samtempe esti mensogo. Ĉu teorio ne estas provizora supozo aŭ hipotezo? Kaj ŝajnas al mi, ke la doktrino pri la origino de specioj estas akceptita de ĉiuj scienculoj.”

„Aj, Mariela – ĉu mi rajtas nomi vin Mariela? – Vi estas profunde erarigita.”

„Nun en la plimulto de la angleparolantaj landoj la plej saĝaj scienculoj kredas ne al la evoluo, sed al la kre-ismo. En pluraj ŝtatoj estas malpermesite instrui infanojn pri evoluo, kaj lernejoj kaj universitatoj estas devigataj kontraŭpesi instruadon pri evoluo per instruo pri kre-ismo. Multaj politikistoj apogas tion.”

Mariela suspiris. „Por mi tiaj aferoj estas iom komplikaj. Ĉu ni trinku teon kaj parolu pri io alia?”

* * *

Mariela ĵus eliris el la supervendejo, kiam ŝi refoje renkontis la najbarinon. Sara invitis ŝin trinki teon kaj iom ripozi en apuda kafejo antaŭ ol reiri hejmen.

„Doloras la piedoj post aĉetado kaj starado en vico, ĉu ne?”

Mariela ne tro entuziasmiĝis pri la perspektivo reaŭdi la bigotajn opiniojn de Sara, sed ĉar ŝi estis ĝentila virino, ŝi cedis.

„Ĉu vi hodiaŭ legis la ĵurnalon – pri brutala atako kontraŭ infano en la urba parko?” demandis Sara, post kiam ili sidiĝis en la kafejo.

Mariela neis. „Ĉi-matene mi ne havis okazon legi la novaĵojn.”

„Terura afero!”

Mariela grimacis. „Hodiaŭ estas malfacile protekti la infanojn kontraŭ danĝero.”

Sara memkontente ridetis. „Feliĉe, kiam niaj infanoj estis junaj, ni ĉiam instruis ilin, ke ili ne bezonas timi danĝerojn aŭ maliculojn, ĉar ĉiu kristana infano havas gardanĝelon.”

Mariela malaprobis. „Ŝajnas al mi eĉ pli danĝere kredigi la infanojn, ke ili estas protektataj de gardanĝeloj. Tio lasas ilin vere vundeblaj kaj sen protekto.”

„Ho, malgrandfidulino!” kriegis Sara. „En la unua ĉapitro de la Epistolo al la Hebreoj ni legas: ‚Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?’”

Mariela suspiris. „Ĉu vi pensas, ke miloj da teneraj infanoj kaj kompatindaj mizeruloj ne vokadis en aflikto al siaj gardanĝeloj, sen ricevi respondon aŭ protekton? Kio pri la milionoj da senkulpuloj, kiuj suferis kaj mortis en koncentrejoj? Ĉu vi ne kredas, ke ili preĝis kaj petis, sed tute vane? Estas malrespondece kaj kruele doni falsan senton de sekureco, kiam tia sekureco ne ekzistas?”

Sara kapneis. „Vi ne komprenas la misteron de la fido. Al la profeto Jesaja diris Dio: ‚Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj.’ Antaŭ kelkaj jaroj juna knabino, la filino de sinjorino Martin, estis murdita en la urbo. Mi ĉeestis la funebran solenaĵon, kaj ĉe la enterigo mi iris por kondolenci ŝin. Mi certigis ŝin, ke la morto de la etulo estas la volo de Dio, ŝi tre konsoliĝis.”

Mariela estis ŝokita. „Ĉu vi pensas, ke tio estas konsolo? Certe temas ne pri la volo de Dio, sed pri la volo de la brutala ulo, kiu mortigis la infanon ...”

Indignita, ŝi adiaŭis Saran kaj rapide foriris al la aŭtobushaltejo.

* * *

Iun sabaton Lir, kiu promenis kun sia hundo, renkontis Johanon Bartlett apud la golfejo. Bartlett salutis. „Bone, ke ni renkontiĝis! Mi deziras inviti vin al la dimanĉa diservo en nia preĝejo. Nia pastoro intencas prediki pri la potenco de la preĝo – tre grava temo.”

„Mi dankas vin pro la invito, sed mi devas rifuzi. Mi estas katoliko – aŭ almenaŭ miaj gepatroj donis al mi katolikan edukadon. Mi konfesas, ke mi tute ne estas pia, kaj mi havas miajn personajn dubojn pri la preĝo. Kiam mi estis juna, oni instruis min, ke mi devas preĝi, sed post jaroj mi venis al la konkludo, ke neniu aŭskultas, ĉar neniu respondis. Se mi telefonas al iu ajn, kaj post longa tempo mi ne ricevas respondon, mi rezignas pri la telefonado. Same pri preĝado.”

„Vi eraras”, protestis Johano.

„Aŭskultu – se iu el via familio – diru via filo – estus surveturita kaj serioze vundita, kion vi farus?”

„Kompreneble mi preĝus, ke li resaniĝu.”

„Kaj se oni devus amputi al li la krurojn?”

„Do mi dankus al Dio, ke li povos vivi pli-malpli normale, eĉ en rulseĝo.”

„Kaj se li estus mense difektita aŭ en komato?”

„En tiu okazo mi dankus Dion, ke lia korpo ne estas difektita.”

„Kaj se li estus mortinta?”

„Mi estus dankema, ke li ne plu suferas kaj estas en la ĉielo.”

„Do, en iu ajn okazo vi estus danka? Kvankam via preĝo ne ricevis respondon?”

„Sed mi ja ricevis respondon!”

„Kian?”

„La respondon ‚Ne’. Ankaŭ tio estas respondo.”

„Silento ne estas respondo. Johano, ni devas interkonsenti, ke vi kaj mi tute malsame pensas. Mi bezonas ian fortan trinkaĵon. Ĉu vi akompanas?”

„En trinkejon? Neniam. Mi devas rapidi al nia semajna preĝkunveno.”

Johano forkuris, lasante Lir sola kun la hundo.

* * *

Lir sidis en la kantino de sia nova laborejo, trinkante kafon kun grupo da siaj novaj kolegoj. Unu post alia ili prezentis sin al Lir, kiu nur en la antaŭtago komencis labori en la esplor- kaj disvolvofako de la fabriko. La kolegaro konsistis el Georgo, subĉefo de la fako; Petro, kontisto; kaj Johano, desegnisto. Ĝis tiam Lir ne sciis, ke Bartlett laboras en la sama laborejo, kiel li. Kiam Lir unuafoje eniris en la kantinon, Petro kaj Johano parolis kune pri religio, kiu ŝajnis al Lir iom stranga temo por diskuti dum laborhoroj. Johano klarigis, ke antaŭ ol iĝi kontisto Petro estis romkatolika seminariano, kaj ili ŝatas interŝanĝi ideojn pri siaj respektivaj religioj ... Johano estis membro de rigora evangelia sekto, la Ĉiela Paroĥo de la Eklezio de la Elaĉetinto. Georgo senpacienciĝis, dirante, ke li preferas diskuti sporton, kaj forlasis la salonon.

Lir ne tro interesiĝis pri la konversacio kaj ankaŭ preferis paroli pri sporto, sed ne volis montri sin malĝentila.

„Jes”, diris Petro. „Mia patrino estas tre pia kaj deziris, ke mi estu pastro. Poste mi konstatis, ke mi ne estis preta por la deviga fraŭla vivo – mi tro amas la virinojn.”

Johano kuntiris la brovojn. „La Biblio avertas nin kontraŭ tro da inklino al la virinoj. Finfine estis virino, kiu unua tentis la viron kaj enkondukis pekon en la mondon. Antaŭ la malobeo de Eva Adamo povis promeni en la ĝardeno kun Dio kaj paroli rekte kun li.”

Petro ridis. „Ĉu vi laŭvorte kredis je la Biblio?”

„Kompreneble”, insistis Johano. „Ĝi estas la vorto de Dio!”

Lir skuis la kapon. „Bizara konversacio. Oni eĉ ne sukcesis pruvi, ke iu dio ekzistas.”

„Kiam mi estis studento pri teologio,” diris Petro, „ni studis la tradiciajn argumentojn pruvantajn la ekziston de Dio: la kosmologian, la moralan, la ontologian ktp.”

Lir diris, ke li legis pri tiuj argumentoj. Johano asertis, ke li ne nur konas ilin, sed estas konvinkita, ke ili estas nerefuteblaj.

Lir kapneis. „Kiam mi estis studento, ni studis logikon, kaj ĉiuj el tiuj argumentoj estas bazitaj sur paralogismo.”

„Sur kio?” demandis Johano.

„Falsa silogismo. Valida silogismo devas esti formulita laŭ la modelo: ‚Se X validas, do ankaŭ Y; X validas; do Y’. Sed tiuj tiel nomataj pruvoj argumentas jene: ‚Se X validas, do ankaŭ Y; Y validas; do X’, kio estas stultaĵo. En la latina lingvo oni nomas tion petitio principii.”

Johano indignis. „Ĉu vi, do, ne kredas je Dio?”

„Tio ne estas valida demando. En matematiko oni uzas la literon X por indiki nekonatan valoron. La koncepto ‚Dio’ estas simila al ikso. Sen scii, kiu estas la enhavo, aŭ la valoro, de la termo, ni ne povas doni respondon al la demando.”

„Sufiĉas!” kriegis Petro. „Ni devas reiri al la laboro!”

* * *

Dum vespermanĝo Lir kaj Mariela parolis pri la okazaĵoj de la tago. Mariela esprimis surprizon, kiam ŝi aŭdis, ke ilia najbaro Bartlett laboras en la sama loko kiel ŝia edzo.

„Ne tiom surprize”, respondis Lir. „La urbo estas malgranda, kaj preskaŭ ĉiuj loĝantoj, krom la butikistoj kaj la bienistoj, estas dungitoj de la sama entrepreno. Sed kelkaj el miaj kolegoj estas ege bizaraj – precipe Bartlett. Li volas paroli nur pri sia kredo.”

„Ankaŭ lia edzino”, diris Mariela. „Hodiaŭ ni parolis trans la heĝo, kiam ni ambaŭ estis en la ĝardeno, kaj ŝi informis min, ke ŝi kondukas kampanjon inter la najbaraj familioj, por ke ili ne permesu, ke iliaj infanoj legu la romanojn pri Harry Potter.”

„Kiajn romanojn? Pri kio vi parolas?”

„Temas pri serio da infanromanoj de angla verkistino. Ili nuntempe furoras en la tuta mondo – fantastaj rakontoj pri lernejo por instrui junajn sorĉistojn. Sinjorino Bartlett opinias, ke tia literaturo pri sorĉistoj instigos la infanojn interesiĝi pri nigra magio, okultismo kaj satanismo. Laŭŝajne, en la angleparolantaj landoj multaj piuloj rigardas la aŭtorinon kiel ilon de la diablo. En la preĝejo de gesinjoroj Bartlett la pastoro ne permesas, ke gepatroj legu fabelojn al la infanoj. Li eĉ kondamnas ĉiujn specojn de fikcio, dirante, ke fikcio estas mensogo, kaj la dia leĝo ne permesas, ke oni mensogu.”

„Kion vi respondis?”

„Mi diris, ke mi supozis, ke klerigitaj homoj ne plu kredas je la diablo – ke tiaj superstiĉoj apartenas al la pasinteco, kiel kredo pri feinoj, koboldoj, la malic-okulo kaj envulto. Poste ŝi asertis, ke la diablo vere ekzistas, kaj ke ŝi ofte aŭdas la voĉon de la diablo flustranta en ŝian orelon kaj provanta tenti ŝin. Ŝi diris, ke se homoj ne plu kredas je la diablo, ili ankaŭ ne plu kredas je Dio, kaj pri tiu perdo de fido kulpas la scienculoj. Ŝi kredas, ke la scienco estas la malamiko de la religio.”

„Iom ekstreme, ĉu?”

„Vere. Se mi hodiaŭ aŭskultis radiprogramon, en kiu oni raportis, ke en kelkaj lernejoj kaj universitatoj sub konservativa religia influo oni nun apenaŭ povas rekte instrui geologion, astronomion aŭ paleontologion. Se simile obskurantoj iam superregos en la ŝtataj registaroj, tio estos mort-bato por la disvolvo de la scienco.”

„En pluraj lokoj ili jam superregas.”

„Kia speco da homo malakceptas la eltrovaĵojn de la scienco, kredas fervore je la plej ekstrema formo de religio kaj samtempe volas detrui la ĉarman fabelan mondon de la etuloj?”

Lir ridetis. „Venas al mi en la kapon kelkaj versoj de iu poeto – mi forgesis, pri kiu temas. Li skribis: ‚Kaj sur la belon ĉi termitoj nigraj / Kakas, kaj ĉirkaŭ miron volvas muron / De kotobrikoj. Vilaj brakoj ograj / Sklave policas la antikvan moron.’”

„Nu, kara, ĉu ni iru al la ĝardena trinkejo de la Kortega Hotelo kaj sekvu la antikvan moron trinki glaseton da bona vino?”

„Kial ne? – Kaj parenteze, la poeto nomiĝis Vilhelmo Auld. Li tradukis versaĵojn de Omar Kajam pri vino kaj ĝardeno: ‚Iram' kun sia rozo jam malestas / Sepringa taso de Jamŝid fornestas; / Sed vito plu rubenan sian donas / Apudrivere plu ĝarden' majestas.’”

„Do, venu, fornestu ni!”

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17