MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Politika sukceso, scienca fiasko

Fine de novembro 2008 astronaŭtino de la Internacia Spaco-Stacio (ISS) dum ekstera riparado perdis ilar-sakon, kiu nun ŝvebas kiel aparta sateliteto tra la spaco, ĉiam kelkajn minutojn antaŭ ISS. Kompreneble la kutimaj mokantoj komentis: Klare, ke ino perdis sian saketon ... Kiel ajn, amaskomunikiloj raportis pri ISS, same kiel kelkan tempon antaŭe pri difektita necesejo en la stacio. Sed pri eksperimentoj kaj esploroj en ISS oni jam delonge legas preskaŭ nenion. Efektive la sciencistoj en la stacio estas okupataj preskaŭ nur pri riparado.

Jubileo ne festata

Fakte ĉirkaŭ tiu tempo, kiam perdiĝis la ilarsaketo, ISS povus festi sian dekjaran jubileon – sed oni tute ne festis. Kio okazis, ke la „mondmiraklo por la nova jarmilo”, la „plej granda konstruprojekto post la piramidoj” kaj la „esplorurbo en la spaco” degeneris al nura riparejo? Per supre menciitaj epitetoj oni gloris la stacion, kiam la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio. Sed dek jarojn poste ĝi estas nenio alia ol konglomeraĵo de loĝkonteneroj, en kaj pri kiuj oni nur konstruas, sed praktike ne esploras aŭ eksperimentas. Tio ĝis nun kostis la gigantan sumon de 100 miliardoj da eŭroj.

Kiam oni planis la stacion, oni antaŭvidis, ke la sciencistoj en la spaco dum 27 horoj semajne eksperimentos kaj esploros; fakte intertempe estas maksimume 2,5 horoj semajne. Vartado kaj riparado de ISS bezonas dekoble tiom da tempo ol planite. Krom per malĝustaj prognozoj kaj tute nematura tekniko la astronaŭtoj estas bremsataj per la lama konstruprogreso. La eksplodo de la usona spacopramo Columbia antaŭ kvin jaroj definitive perturbis la tempoplanon, laŭ kiu la stacio jam delonge devus esti preta. Sed plej frue post unu-du monatoj oni povos sendi plian modulon. Ses astronaŭtoj tiam konstante laboru en ISS – kiel planite jam por pluraj jaroj antaŭe. Nun estas nur tri sciencistoj, kiujn komplete okupas ordinaraj vartolaboroj.

Homoj superfluaj

Ĉar la spacoloĝantoj praktike ne havas tempon por eksperimentoj, oni plejparte aŭtomatigis ilin, kio nerekte pruvas, ke por ili oni tute ne bezonus homojn. Ili nur devas premi iujn butonojn kaj la aparatoj laboras per si mem. Do oni povus rezigni pri loĝantoj en la spaco, ĉar ĉiu sufiĉe inteligenta roboto same bone povus plenumi la taskojn. „Escepte de eksperimentoj pri la homo mem, en esplorado preskaŭ ĉiuj eksperimentoj pli bone, pli precize kaj pli malmultekoste povas esti realigataj per senhomaj misioj”, kritikis Germana Fizika Societo jam antaŭ la starto de ISS. Ankaŭ Usono evidente perdis intereson, ĉar prezidanto Bush [buŝ] favoris usonan lunprogramon, tiel ke spacorganizaĵo NASA devis duonigi sian buĝeton por ISS.

Eŭropo ĝis nun investis kvin miliardojn da eŭroj, pliaj kvar sekvos. Sed sciencistojn kaj koncernajn kompaniojn en Eŭropo fakte ne interesas ISS. Praktike, diras kritikantoj, la homa spacveturado esploras nur sin mem. Sed eĉ tiukampe rezultoj estas marĝenaj kaj nekontentigaj. Eksa NASA-esploristo Lawrence Kuznetz [laŭrenc kuznec] kritikas: „Medicinaj studaĵoj surtere ampleksas centojn aŭ milojn da individuoj, en la spaco estas nur manpleno.” La „plibonigo de vivokvalito surtere”, per kiu NASA varbis por la projekto ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj, estas iluzio.

Modela kunlaboro

Dek jarojn poste ni memoru, kiel kaj kial oni iniciatis la artefaritan trabanton. La stacio, kvankam oni tiel proponis ĝin, neniam estis planita kiel nura esplorprojekto. Kiam la usona prezidanto Ronald Reagan [rejgen] en 1984 komisiis NASA, evoluigi ĝin, per tio li volis superi Sovetion. Kiam prezidanto Bill Clinton [klintn] invitis Rusion kunlabori, per tio li volis eviti, ke ties spacosciencistoj elmigros al malamikaj ŝtatoj. La stacio do dekomence estis precipe politika projekto. Kaj fakte, ke entute 16 ŝtatoj komune konkeras la spacon, ke ili kune ellaboris teknologian koncepton kaj juran kadron kaj spite al ĉiuj problemoj ĉiam denove kunagadas, estas sukceso kaj modelo por plia internacia kunlaborado, eĉ se laŭ scienca vidpunkto ISS estas fiasko. Por tiu politika sukceso tamen ni ĉiuj pagas tre, tre multan monon.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17