MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

ANALOJ DE BAILENAMBEANN

Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj

Kronikoj pri la vivo en irlanda urbeto
Albisturo KVINKE

Sude de Bailenambeann estas montaro nomata Slievenagat, angligita kripligo de la irlanda Sliabh na gCat, „montaro de la katoj”. La nomo ne rilatas al la besteto, kiun PIV ĉarme difinas kiel „mamulo ... tenata kiel muskaptanta dombesto”, sed al la pinarba mustelo aŭ marteso. La irlandgaela nomo de tiu rabobesto estas cat-crainn, laŭvorte „arba kato”. Kompare kun montaro en alpaj regionoj, Slievenagat ne estas tre impona; fakte, temas pri vico da montetoj, el kiuj nur kelkaj estas relative altaj. Tamen, ĝi estas bela regiono, kie oni ĉiam povas trovi solecon kaj trankvilon.

La montaranoj estas afablaj kaj gastamaj. Du el la plej interesaj kaj simpatiaj estas la maljunaj amikoj Seán kaj Tadhg. Ĝis siaj emeritiĝoj, ili ambaŭ laboris kiel ŝtonmasonistoj, metio, kiun ili heredis de siaj respektivaj patroj, loke renomaj pro sia konstruado de preskaŭ ĉiuj el la pontetoj kaj apudvojaj muroj en la regiono. Ankaŭ Seán kaj Tadhg estas tre lertaj masonistoj. Kvankam Seán ne plu gajnas sian tagan panon per laboro por la graflanda konsilantaro, li distras sin per farado de diversaj ŝtonaj artaĵoj. Kun helpo de Tadhg, li restaŭris kaj plibeligis la murojn de tradicia sankta puto, nun rigardata kiel kristana objekto, sed kiu verŝajne estas de pagana origino. Por la muroj li gravuris slabon kun surskribo en la irlanda lingvo kaj en la antikva manuskripta alfabeto, kaj ornamis ĝin per skulptita homa kapo. Ankaŭ lia riverborda ĝardeno estas ornamita per tiaj kapoj, imitaĵoj de la antikvegaj antaŭkristanepokaj ŝtonaj kapoj troveblaj en tuta Irlando. Iufoje, mia kara edzino Hortensia vizitis la hejmon de Seán akompanate de amikino, kiu estas arkeologo. La arkeologino estis tre ekscitita, kiam ŝi rigardis la kapojn. Ŝi demandis al Seán, ĉu li jam raportis al la nacia muzeo pri la ekzisto de tiuj gravaj arkeologiaĵoj. Li lakone respondis, ke ne. Ŝi insistis, ke tio estas lia devo. Kiam li klarigis, ke li mem faris la kapojn, ŝi estis iomete embarasita. La domo de Seán troviĝas apud rivero, klifoj kaj pitoreska ruino de muelejo en bela vilaĝo ĉe la flanko de la montaro. Tiun terenon ĉirkaŭ sia domo li transformis en belegan ĝardenon, admiratan de ĉiu vojaĝanto, kiu trapasas la vilaĝon.

Kvankam li aspektas kiel tipa kamparano, Seán, same kiel multaj el liaj samlandanoj, ne estas simpla needukita manlaboristo. Loĝante en loko, kie delonge la plimulto ĉesis uzi la irlandgaelan kiel ĉiutagan lingvon, li ankoraŭ parolas la idiomon kaj lerte verkas ankaŭ en la angla. Lia plej granda literaturaĵo estas dika ilustrita libro pri la Slievenagat-Montaro, eldonita de la loka historia asocio. Seán estas vaste konata kiel seanchaí, kio en la irlanda lingvo signifas homon, kiu konservas kaj rakontas antikvajn legendojn, tradiciojn kaj historion. Li posedas riĉegan kolekton da tiaĵoj – veran etnologian trezoron.

En la sama vilaĝo, Ballyallin, loĝas iom ekscentra anglino, Zoe Drab. (Unu el la signifoj de la angla vorto drab estas „malbrila”; alia signifo – kiun ni ne menciu – estas „ĉiesulino”, sed tiuj adjektivoj nek taŭge nek juste priskribas ŝin.) Ŝi vestas sin per stranga miksaĵo de drapoj kaj koloroj, kaj ŝia rufa hararo elstaras kiel sovaĝaj flamoj ĉiuflanke de ŝia kapo. Ŝi okupas la plej grandan kaj plej kadukan domegon en la vilaĝo, kie ŝi naskis siajn (nun plenkreskajn) gefilojn Pandora, Icarus kaj Henry. La patro de la gefiloj ne plu vivas kun Zoe, do sola ŝi devas zorgi pri la domo kaj la bieno. En ĉi tiu kunteksto „zorgi” ne estas ekzakte la plej trafa verbo, ĉar la interno de la familia hejmo troviĝas en mizere neglektata stato. Iam, kiam ni vizitis ŝin kune kun amiko, tiu demandis, ĉu li povas uzi la necesejon, ŝi respondis, ke la necesejo ne funkcias, sed oni povas uzi la ĝardenon por la sama celo. Laŭinforme la gefiloj de Zoe estis edukitaj en unu el la plej multekostaj lernejoj en Irlando, do almenaŭ iam, al la familio Drab ne mankis mono. En la bieno abunde kreskas ĉiuj specoj de fruktoj kaj legomoj, sed Zoe ne portas siajn rikoltojn al iu ajn bazaro aŭ vendejo, do la troaĵo, kiun ŝi ne povas manĝi, putras aŭ estas fordonata al la najbaroj.

Zoe nomas sin artisto, sed ĉu ŝi iam sukcesas vendi – aŭ eĉ provas vendi siajn artaĵojn – ne estas klare. Ni plurfoje vidis ekspoziciojn ŝiajn en Ballyfarson, la plej proksima merkata urbo. La montraĵoj konsistis parte el abstraktaj pentraĵoj, sed precipe el collages, t.e. glubildoj, faritaj el amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo. Ili aspektis nek puraj nek allogaj, sed por motivoj de najbareco kaj solidareco ni akceptis la inviton ĉeesti la ekspoziciojn, ĉar kulturaj eventoj estas maloftaj en Bailenambeann. Iu alia ekspozicio de Zoe, kiun vizitis nek ni, nek iu alia membro de la publiko (do ĝi estis tute fiaska) konsistis el kolekto da bildoj kaj informtabuloj pri tradiciaj kiteloj portitaj de sud-anglaj kamparanoj dum la dek-naŭa jarcento. Estas evidente (almenaŭ laŭ nia limigita sperto), ke neniu en Irlando interesiĝas pri tradiciaj kiteloj portitaj de sud-anglaj kamparanoj dum la dek-naŭa jarcento. Eble estus malĝentile sugesti, ke Zoe estas malsukcesa artistino, sed ŝi ankoraŭ ne atingis veran famon. Espereble ŝia baldaŭ venonta ekspozicio furoros. Ŝi informas nin, ke temos pri bildoj pri tradiciaj buterkestoj.

La ĉeesto de angloj ne ĉiam estis bonvena en Ballyallin. Dum la ribelo kontraŭ la brita regado de Irlando, kelkaj anoj de pacema angla bienista familio apartenanta al malgranda religia sekto estis murditaj de IRA (la tiel nomata irlanda respublikisma armeo). Kiuj supervivis, elmigris al Aŭstralio, kie iliaj posteuloj ankoraŭ vivas. Feliĉe, tiaj grandaj tragedioj ne plu okazas en la montara regiono.

Tamen kelkfoje la montaranoj spertas etajn malĝojojn. Du generacioj de la vilaĝa familio Murphy estis posedantoj de la loka trinkejo, „Riverborda Taverno”. Laŭ tradicio irlandaj familioj, kiuj havas plurajn gefilojn, dediĉas unu filon (kaj unu filinon, se estas pli ol unu) al la katolika eklezio. P.J., la plej aĝa el la gefiloj Murphy, estis ordinita kiel pastro kaj sendita de sia ordeno al paroĥo en Aŭstralio. Tie li iom maldiskrete ekamis kaj edziĝis kun aŭstralianino, do ne plu havis permeson funkcii kiel pastro. La gepatroj de la aŭstralia virino, kiuj estis tre piaj, ne akceptis la bofilon. Kune kun sia nova edzino, P.J. revenis al sia hejmvilaĝo en Irlando, kie li anstataŭis sian maljunan patron kiel proprietulo de la trinkejo. Aktuale Ballyallin ne havas sian propran pastron, kaj P.J. tre ŝatus povi celebri la meson en la vilaĝa preĝejo, sed tion la episkopo ne permesas. La vilaĝanoj, kiuj estas tre toleremaj, volonte akceptus lin kiel sian pastron (eĉ edziĝinta), sed nenio estas farebla. Laŭraporte, P.J., lia edzino kaj ilia kreskanta familio baldaŭ reiros al Aŭstralio, kaj la vilaĝanoj perdos unu el siaj plej ŝatataj filoj. Tia estas la vivo en la Lando de Sanktuloj kaj Doktuloj.

Johano estas mezaĝa profesia fotisto, kiu loĝas en la norda kvartalo de Bailenambeann. Lia ŝatokupo konsistas el longaj piedvagadoj en la montara regiono, kiun li tre bone konas, kaj pri kiu li faris belan ilustritan mapon. Ekde sia infaneco li estis tre sinĝena kaj soleca homo, sed lastatempe li iĝis multe pli aplomba kaj kontenta. La kaŭzo estas, ke li finfine sukcesis trovi virinon, kun kiu li povas rilati. Fatima – tiel ŝi nomiĝas – estas filino de irlanda patrino kaj (supozeble) indonezia patro. La patro malaperis, kiam ŝi estis bebo, kaj ŝi, kiel ankaŭ Johano, havis malfeliĉan infanecon. Ĉar ŝi ne havas eŭropan aspekton, ŝi ofte suferis diskriminacion. Antaŭ nelonge ili geedziĝis – ne en preĝejo, sed en la civila registrejo, aranĝo, kiu relative malofte okazas en ĉi tiu precipe katolika lando. Johano sentis, ke edziĝa ceremonio en nura oficejo ne estas sufiĉe romantika kaj solena, do, post la edziĝfesto, li invitis siajn konatojn al neoficiala bena ceremonio ĉe la sankta puto apud Ballyallin. La invitkarto informis, ke la evento konsistos (konforme al honorata kelta tradicio) el „beno kaj posta diboĉo”. P.J. konsentis doni la benon al la paro. Johano luis minibuson por transporti la konatojn al la puto. La bena ceremonio estis ĝoja afero, kvankam la suno ne ridetis sur ĝi. Fatima alvenis, refoje surhavante sian rozkoloran satenan nuptorobon. P.J., kiu por la okazo portis siajn ne plu ofte uzatajn mesvestojn, legis la edziĝliturgion kaj preĝojn, du amikoj legis poemojn, kaj la tuta evento ŝajnis (almenaŭ al Hortensio kaj mi) feliĉa kombinaĵo de kristanaj kaj paganaj tradicioj. Ni ĉiuj buse revenis al la vilaĝo, kie P.J. revestis sin per sia ĉiutaga vestaĵo kaj ree alprenis sian normalan trinkejestran rolon, kaj ni drinkis kaj trinkis, tostis la novajn geedzojn, kaj dancis ĝis noktomezo.

Norde de la rivero en Bailenambeann estas miksita kvartalo de socialaj domaroj de laboristoj kaj senlaboruloj, kune kun luksaj domoj de bonstataj civitanoj. Tie troviĝas ankaŭ la stadiono de la Gaela Atleta Asocio kaj la graflanda malsanulejo. Du virinoj, kiuj loĝas en la norda kvartalo kaj apartenas al nia rondo de konatoj, estas Orla kaj Aoife. Orla laboras en urba oficejo, sed semajnfine ŝi agas kiel arbitraciantino ĉe la matĉoj de la Camogie – (Virina Atleta) Asocio. Ŝi estas tre kapabla virino. Krom ŝia sporta aktiveco, ŝia dua – ne tipe ina – ŝatokupo estas ĉarpentado, kaj ŝi lerte faris sian propran doman meblaron. Ŝiaj gefiloj estas ĉarmaj kaj bonkoraj junuloj, kiuj laboras por bonfaraj organizaĵoj. Ŝia bela filino Patricia estas helpantino en centro por aŭtismuloj. Ŝia hobio estas ekzota ventrodancado, kiu tre furoras inter junaj virinoj en nia urbo. Laŭŝajne tiu speco de dancado estas rigardata kiel sana ekzercado, efika rimedo por eviti dikiĝon kaj por beligi la inan korpon, kaj samtempe spektaklo, kiu tre allogas la virojn. Aoife laboras en malsanuleja laboratorio, sed ŝi pli interesiĝas pri arto kaj muziko. En sia libertempo ŝi organizas artajn kaj muzikajn eventojn en la urbo. Kvankam ne plu tre junaj, ambaŭ virinoj estas beletaj, amuzaj kaj simpatiaj. Ambaŭ estis antaŭe edziniĝintaj, sed la edzoj estis drinkemaj kaj brutalaj viroj, kiuj konstante bategis ilin. Prudente, ili disiĝis de la edzoj kaj nun havas pli pacan kaj feliĉan vivon. Por ni ĉiam estas granda plezuro renkontiĝi kun tiuj du afablaj amikinoj. Ni malfacile povas kompreni, kial tiuj afablaj kaj ege inteligentaj virinoj elektis tiom maltaŭgajn edzojn.

Du gravaj civitanoj de Bailenambeann estas Paul M. kaj Liam B. Ambaŭ estas instruistoj pri muziko: la unua menciita, pri piano; la dua, pri trumpeto. Plie, Paul estas orgenisto en la katolika paroĥa preĝejo, kaj estas tre ĵaluza pri sia grandioza orgeno, unu el la plej grandaj kaj famaj en la lando. En sia malabunda libertempo, li estas direktoro de la urba ĥoro Schola Cantorum. Kelkaj el la viroj en la ĥoro iam havis bonajn voĉojn, sed ili ne plu estas junaj. La virinaj membroj estas eĉ pli maljunaj, kaj oni ne povas kredi, ke ili iam ajn bone kantis. Do, kvankam Paul estas bona muzikisto, al li mankas bona materialo por krei belan koruson. Aŭskultantoj ĉe la koncerto de la ĥoro devas suferi du horojn da malagrabla sono. Estus malĝentile kaj eble malvere aserti, ke ĝi similas la kantadon de virkatoj sur la tegmento de nia domo, sed dolĉa ĝi certe ne estas. Tamen, ĉar okazoj por aŭskulti klasikan muzikon estas maloftaj, oni devas esti dankema, ke almenaŭ iu klopodas levi la kulturan nivelon en Bailenambeann. Liam estas direktoro de blovorkestro formata el la plej bonaj anoj de sia lernantaro. Li estas tre malgranda homo – eĉ pli malgranda ol Paul, kies staturo estas iom malpli ol la averaĝa irlanda viro, sed li konfirmas sian viran dignon per impona barbo kaj forta personeco. Liam kaj Paul (kiel multaj muzikistoj) ege malamas unu la alian. Ili ofte kverelas pri muzika interpretado, kiam ili kune partoprenas en publika ceremonio, koncerto aŭ kantata meso. Iam, en la preĝejo okazis grava miskompreno. Paul ludis longan orgenan komponaĵon, dum kiu Liam devus ludi fanfaron. Subite Paul interrompis, plendante, ke Liam blovis malĝustan noton. Liam indigne protestis kontraŭ tiu akuzo. Paul leviĝis, kaj oni ricevis la impreson, ke li intencas bati la trumpetiston. La kongregacio tiam spektis teruran scenon, en kiu la orgenisto preskaŭ ĵetis sian kolegon malsupren laŭ la kruta ŝtuparo de la orgengalerio. Eĉ inter duonebriaj tradiciaj muzikistoj en irlandaj trinkejoj, tiaj bedaŭrindaj bataloj estas maloftaj. Feliĉe, Liam bone kapablas defendi sin, malgraŭ sia malalta – fakte preskaŭ nana staturo. Li estas inda posteulo de la fama kelta heroo Cu Chullin, kiu defendis sin per batilo kaj pilko kontraŭ la feroca hundo de Ulstero.

Alia interesa loĝanto de Bailenambeann estas William, la frato de la kontisto Albert Bell. Kiel iliaj nomoj sugestas, ili apartenas al protestanta familio de angloirlanda deveno. Albert estas sobra kaj respektinda ano de la socio, sed la vivstilo de William estas malpli ŝablona. Kvankam pli ol kvardekjaraĝa, li vestas sin kiel junulo, per lana ĉapo, T-ĉemizo, sakforma pantalono kaj kanvasaj sportŝuoj. Ĉiutage li manĝas en rapidmanĝejo, ŝatata de dekkelkjaruloj, kie li nutras sin per hamburgeroj kaj kokakolao. Laŭraporte li estas teknikisto, kiu iam laboris eksterlande, sed nun li pasigas preskaŭ ĉiun tagon de la semajno malrapide promenante tra la stratoj, salutante kaj rigardante neniun. Iam li aperigis memeldonitan libron, kiun li verkis dum periodo de kelkaj jaroj. Ĝia titolo estis Praktika gvidilo por efika uzado de la menso, kaj li prezentis ĝin al la publiko per librolanĉo en luksa hotelo. Oni devis pagi por ĉeesti la eventon, sed la enirpago donis rajton al glaso da acida vino kaj eta porcio de fromaĝo, kaj William insistis, ke ĉiu ĉeestanto aĉetu sufiĉe multekostan ekzempleron de la libro. Ni supraĵe rigardis la verkon kaj konstatis, ke ĝi estas nek praktika nek utila. La unuaj paĝoj precipe konsistas el listo de la terminaro uzota en la teksto, sed poste la aŭtoro uzas nur mallongigojn: ekzemple, EUM signifas „efika uzado de la menso”, NEUM, „neefika uzado de la menso”, ktp. Pro tio, la suferanta leganto devas trovi la vojon tra labirinto de akronimoj: EUM, NEUM, FTK, LNE, PRDL, ktp, kaj finfine rezignas pri la tasko kaj perdas la deziron pluvivi. Se oni iom persistas en la legado, oni konstatas, ke la verko estas nekomprenebla kaj nelegebla. Al unu el la malmultaj homoj, kun kiu William konsentas konversacii, li menciis, ke li inventis kaj patentigis maŝinon por kuraci kalvecon, sed ĉu la maŝino iam estis konstruita, kaj ĉu ĝi vere kuracas kalvecon, neniu scias.

Gravaj krimoj ne estas oftaj en Bailenambeann. Tommy Nolan estas malgranda deliktulo, kies pli persista misfaro estas troa drinkado. Preskaŭ ĉiun semajnfinon li ebriiĝas, kaj tiam lia normale pacema karaktero transformiĝas. Lastafoje li tiom freneziĝis, ke li frakasis preskaŭ ĉiujn fenestrojn en Preĝeja Strato. Li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto, kiu kondamnis lin al unu monato da mallibero. Tio ne estis lia unua apero en la kortumo, sed ja lia unua restado en malliberejo. La sperto tute ne plaĉis al Tommy – fakte, li tiom suferis de depresio, ke post unu tago li provis pendumi sin en la karcero. Kiam li estis enkarcerigita, la provosoj forprenis de li liajn ŝulaĉojn, poŝtranĉilon, kaj la zonon de lia pantalono, por eviti, ke li damaĝu sin. Tamen, ili ne sciis, ke Tommy, kiu estas pesimisma viro kaj ĉiam anticipas katastrofon, kutime uzas kaj zonon kaj ŝelkon. La provosoj ne rimarkis la ŝelkon, do ne devigis lin forigi ĝin. Ĉar li ne havis alian rimedon, Tommy provis pendumi sin per sia ŝelko. Sed la ŝelko, kompreneble, estis elasta, do li ne sukcesis strangoli sin. Li nur resaltis kiel „bungi”-saltanto dum kvarono de horo, ĝis alveno de provoso, kiu malligis lin. Ekde tiam, Tommy ne tiom ofte ebriiĝas.

En la jaroj tuj post la aliĝo al Eŭropa Unio, Irlando, kiu dum jarcentoj estis malriĉa lando, el kiu la plimulto elmigradis, spertis prosperan konjunkturon. Lastatempe, kiel en pluraj aliaj EU-membroŝtatoj, ĝi iĝis celo de amasa enmigrado, precipe el orienta Eŭropo, sed ankaŭ el Brazilo kaj Afriko. En Bailnambeann, la plimulto de tiaj novaj loĝantoj devenas el Pollando. Ties influo estas sentebla en ĉiu aspekto de la socia vivo. Nun en la urbo estas polaj vendejoj; polaj specialaĵoj estas vendataj en la superbazaroj; librovendejoj stokas librojn en la pola; kaj en la urba biblioteko estas pollingva sekcio. La graflanda plenkreskula instruinstanco organizas vesperkursojn por irlandanoj pri la pola lingvo. Ili okazas en la teknika lernejo, kie oni povas studi ankaŭ aliajn lernobjektojn: komputado, franca, irlandgaela, ktp.

La irlandaj buĉejoj kaj viandfabrikoj dungis enmigrintojn el Brazilo, ĉar malmultaj irlandanoj nun pretas labori inter la sango kaj ekskremento de tiaj lokoj. La brazilanoj precipe devenas el ege malriĉaj regionoj de sia hejmlando, kaj la plimulto estas needukita kaj parolas nur la portugalan. Grupo da ili aliĝis al kurso en la teknika lernejo pri la angla lingvo, supozeble por povi trovi pli bonajn postenojn kaj por faciligi sian vivon en fremda lando. Bedaŭrinde la pordisto de la lernejo mise indikis la numerojn de la respektivaj klasĉambroj, kaj la brazilanoj erare troviĝis en la ĉambro, kie estis instruata la irlanda lingvo. Ili ĉiusemajne ĉeestis tiun kurson, kie, kompreneble, ili lernis nenion pri la angla. Post iom da tempo, la pordisto decidis ŝanĝi la numerojn de la klasĉambroj, kaj la irlandlingva ĉambro iĝis la pollingva. Pro tio, la brazilanoj nun trovis sin en la kurso pri la pola. Do, dum iom da tempo loĝis en Bailenambeann grupo da personoj, kiuj provis komprenigi sin per miksaĵo de irlandaj kaj polaj frazoj, supozante, ke ili parolas la anglan. Feliĉe, nelonge poste, ili konstatis, ke ili estis viktimoj de fuŝaĵo, kaj, ĉar ili estas nature inteligentaj homoj, ili sukcesis lerni sufiĉe bone la deziratan lingvon harmonie kun la nacia devizo de Brazilo: Ordem e progresso (ordo kaj progreso). Fino bona, ĉio bona ...


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17