MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Aĉetita mesio

Estas ne eble nuntempe ne paroli pri mono, do ni parolu pri tio, kiom kostis elekti novan prezidanton (kaj parlamentanojn) en Usono: 5,3 miliardojn da dolaroj. Tiun rekordan sumon ni dankas precipe al la nova mesio Barack Obama; li kolektis por sia kampanjo 600 milionojn da dolaroj en mondonacoj. Por aĉeti lin do ĉiu loĝanto (ne nur elektinta) de Usono teorie elspezis ĉirkaŭ 18 dolarojn. Ĉiuokaze Obama estas la ĝis nun plej valora (nu ja, multekosta) prezidanto, malgraŭ tio, ke li en la lasta fazo de la kampanjo rezignis pri impostmono kaj financis ĝin sole per mondonacoj. Lia rivalo John McCain [ĝon mekéjn] kontentis pri 84 milionoj da impost-dolaroj.

Ni restu ĉe ciferoj, ĉar ankaŭ aliaj indikoj estas nekutimaj por Usono. Ekzemple partoprenis la elektojn rekordaj 64,2 % de elektorajtuloj; el la afrik-usonanoj 95 % voĉdonis por la nigrulo Obama, kiu kolektis entute 53 % kompare al McCain kun 46 % – do diferenco de nur 7 % (aŭ 9 milionoj da voĉdonoj). Tio ŝajnas esti normala rezulto, ĉar simila estis la proporcio ankaŭ dum antaŭaj elektoj. Tamen pro la komplika usona elektosistemo Obama gajnis 365 „electors”, kiel en Usono oni nomas tiujn homojn, kiuj fine de la procedo voĉdonas por konfirmi prezidantecon. Lia rivalo gajnis 173 finelektontojn, tiel ke Obama povos enoficiĝi la 20an de januaro 2009. Tamen tiurilate Obama ne rikoltis rekordan nombron; ekzemple la patro de la nuna prezidanto, George Bush [ĝorĝ buŝ], en 1988 akiris 426 kaj la fama Ronald Reagan [rejgen] en 1984 gajnis eĉ 525 elektontojn.

Eble tedas vin tiuj multaj ciferoj, sed ili klare montras, ke tiuj usonaj elektoj ne estis eksterordinaraj laŭ tiu kriterio. Eksterordinara estis unuflanke la terure multa mono, kiun Obama kolektis kaj elspezis por siaj kampanjaj spektakloj, aliflanke estis ja sensacio, ke por la unua fojo nigrulo iĝas usona prezidanto. Certe, Obama havas multajn avantaĝojn kompare al sia rivalo maljuna: li, multe pli juna, havas sendube karismon. Prave do oni ligas multajn esperojn kun la nova prezidanto. Sed ni estos jam kontentaj, se li estos normala registo, tiel normala, kiel fakte estis la elektorezulto – post la erao de Bush, la plej malbona usona prezidanto.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17