MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NOBELPREMIO

Testamento testata

La atribuoj de la Nobel-pacpremio ĉiujare vekas tutmondan atenton. En la lastaj jaroj ĝin ricevis foje medi-aktivulo, foje defendanto de homaj rajtoj aŭ kampanjo kontraŭ amasmizero. Iuj miris, ke homoj, kiuj ne rekte okupiĝas pri paco, rajtas ricevi pacpremion. Sed la plimulto akceptas la pravigon, ke malriĉeco kaj detruo de la medio povas esti fundaj kaŭzoj de militoj.

Tamen aperis libro kun ampleksa analizo de la demando kaj detala prezento de la 108-jara historio de la premio kaj de la homoj, kiuj administris ĝin tra la jaroj. La verkinto estas Fredrik Heffermehl, juristo kaj i.a. vicestro de la Internacia Pacburoo.

La testamento de Nobel (1895) indikas rilate la interezojn, ke „unu parton ricevu tiu, kiu agis plej multe aŭ plej bone por interfratiĝo de la popoloj, abolo aŭ redukto de starantaj armeoj kaj ankaŭ por starigo kaj multigo de packongresoj”.

Tri kondiĉoj

Do ĝi specifas tri kondiĉojn: popola interfratiĝo, malarmado kaj packongresoj. Ĉu oni komprenu, ke sufiĉas unu el ili por rajti ricevi la premion? Aŭ ke necesas ĉiuj tri? Heffermehl en sia libro (Nobels vilje (La volo de Nobel), eldonejo Vidarforlaget, Oslo, 2008) trovas, ke la tri kondiĉoj konsistigas unuecan vizion, kiu koincidas kun la celo de la pacmovado de la 1890aj jaroj. Tiam oni pledis por arbitracio inter konfliktantaj nacioj kaj okazis grandaj internaciaj packongresoj en Bern (1892) kaj Hago (1899).

Cetere Nobel nenie skribis pri „pacpremio”, sed li uzis aliloke en la testamento la vorton „pacpledantoj” aŭ „pacfarantoj” (svede fredsförfäktare) kiel karakterizon de tiaj, kiaj ricevu tiun premion.

Kiom el la ricevintoj tra la jaroj estis veraj „pacfarantoj”? Heffermehl trovas, ke por 51 el la atribuitaj premioj la kondiĉoj de Nobel estas plenumitaj, por 37 ne (en 19 jaroj la premio ne estis atribuita, i.a. dum la du mondmilitoj).

Larĝa senco

Kontraŭ la kritiko la Nobel-komitato asertis, ke jam ekde la komenco en 1901 ĝi interpretis la packoncepton de la testamento en larĝa senco. Tamen Heffermehl dokumentas, ke tio ne ĝustas. De la komenco ĝis la dua mondmilito la premio plej ofte estis atribuita al veraj pacfarantoj – idealistoj el la pacmovado. Sed post la milito, en la jaroj 1944–1997, nur duono konformas al la kondiĉoj de la testamento.

La komitatanoj de la postmilita tempo malfidelas al la vizio de Nobel pri malarmado kaj amikeco, akceptante la tradician pensmanieron: nacia sekurigo per armea forto. Kaj politikaj partioj ofte nomumas pensiiĝantajn parlamentanojn komitatanoj kiel honora rekompenco; Nobel tamen celis subteni senmonajn idealismajn pacfarantojn, ebligante al ili pluan porpacan agadon.

Fine, el la premioj atribuitaj en la lastaj dek jaroj eĉ nur kvarono akordas kun la kondiĉoj, nome Unuiĝintaj Nacioj / Kofi Annan (2001), Jimmy Carter (2002) kaj Mohamed El Baradei (2005). En tiu periodo la Nobel-instituto ŝajnas doni pli da atento al sia internacia renomo kaj la bezono de sponsorado, ol flegi la originan ideon de Nobel, skribas Heffermehl.

Sed, ĉu la mondo ne ŝanĝiĝis post la 1890aj jaroj? Ĉu ne necesas adapti la premion al la nunaj mondaj defioj? Kiel Nobel formulus sian testamenton hodiaŭ?

Internaciaj rilatoj

Eblas ĝisdatigi la kondiĉojn, ne perdante la centran vizion. Inter pluraj ankoraŭ aktualaj celoj, kiujn listigas Heffermehl, estas malarmado, nun ankaŭ de atomarmiloj, stimulado de bonaj internaciaj rilatoj, frua malkovro de konfliktoj kaj ilia paca solvado, evoluigo de internacia aparato por deviga arbitracio, ankaŭ organizado de packongresoj (jes, tiaj ankoraŭ okazas) kaj ĝenerala kreado de packulturo.

La sekretario de la komitato volas pravigi la lastatempajn atribuojn, dirante, ke estas multaj vojoj al paco – mediprotektado, homaj rajtoj, kriza helpo al viktimoj de katastrofoj, sed ŝajnas forgesi, ke Nobel testamentis premion por specifaj vojoj antaŭ aliaj.

Jura ordo

Post la apero de la libro la komitato atribuis premion por 2008 al Martti Ahtisaari pro lia paca mediaciado ĉe multaj internaciaj militetoj. Tiu agado absolute meritas premion, sed apenaŭ tiun de Nobel, taksas Heffermehl en intervjuo. Nobel celis malarmadon kaj starigon de internacia jura ordo, kio evitigu, ke konfliktoj alprenu militan formon.

Nepras, laŭ Heffermehl, sekvi la testamenton de Nobel pro morala kaj jura konsideroj. Tamen, li konkludas, bezonata estas premio, kiu fidelas al la celoj de Nobel, kiel stimulo al la hodiaŭaj pacfarantoj – tiaj, kiaj sen subvencio kaj agnosko strebadas kontraŭi la malicajn fortojn de blinda komerca pluarmado pli danĝera, ol iam ajn antaŭe.

Ĉu tiu kritiko stimulis publikan debaton en Norvegio? Ĝis nun ne: la Nobel-komitato konstatas nur, ke ĝi havas sian interpreton de la testamento kaj ne volas eniri ian ajn diskuton pri la afero.

Douglas DRAPER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17