MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BURUNDO

Homaj oferoj

Murdis sesjaran albinan knabinon en Ruyigi, orienta provinco de Burundo, malbonuloj armitaj per pafiloj. Post la murdo ili detranĉis ŝian kapon, brakojn kaj gambojn, kiujn ili forportis. La knabino estas la kvara albino mortigita en 2008, laŭ la prezidanto de la landa albino-asocio.

Parlamenta enketo montras, ke membroj kaj organoj de albinoj estas vendataj en la regiono kaj ankaŭ en la najbara lando Tanzanio por sorĉaĵoj – kaj kontraŭ grandaj monsumoj. Fiŝkaptistoj kaj orserĉantoj uzas la organojn en diversaj sorĉaĵoj, por ke floru iliaj entreprenoj. Laŭ popolkredo, albinoj estas akvo-dioj, kies organoj plenas je misteroj. Kelkaj homoj kredas, ke albino-sango kuracas aidoson.

La polico jam arestis tiujn, kiuj mortigis la tri antaŭajn viktimojn. Arestitaj estas ankaŭ kvar suspektatoj en la kazo de la lasta mortinto. La provinca prokuroro postulas mortopunon. Intertempe la polico provas protekti la albinojn en aparta kampadejo en la ĉefurbo, el kiu tamen la lasta mortigito eliris, kredante, ke ne plu estas danĝero.

Entute mortis en 2008 tra diversaj landoj de orienta Afriko almenaŭ 27 albinoj, grandparte virinoj kaj infanoj, kaj ĉiuj viktimoj de homaj oferoj.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17