MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

ŜATOKUPOJ

Pri la nobla pasio hobio

Koncerne la sencon de vorto hobio ekzistas disputoj. Oni havas multe da okupoj dum sia libertempo, sed ĉu ĉiun ni povus nomi hobion? Nature, ne. Hobio estas ŝatata, preferata okupo, per kiu la individuo akiras certajn konojn kaj scipovojn, pliriĉigas siajn informojn pri la mondo kaj kontaktas kolegojn. Praktikante ĝin, oni ne nur pasigas utilajn kaj agrablajn horojn, sed ankaŭ malstreĉiĝas. Pli realeca kriterio por difini hobion estas la intelekta motivo. La hobiado kiel fenomeno havas psikologiajn aspektojn: kreon de anima ekvilibro, elementon de ludo, venkon super malmultvalorecaj travivaĵoj, batalon kontraŭ fremdiĝo.

En hobio eblas atingi gravajn rezultojn. Ekzemple eblas renkonti neprofesiulojn, kiuj havas surprize profundajn konojn pri kinologio (scienco pri hundoj). Ili senerare distingas ĉiujn hundrasojn kaj difinas la hibridojn; ili konas la konduton de hundoj. Imponaj estas ankaŭ la konoj de amatoroj akvariistoj pri iĥtiologio. Ili posedas rarajn speciojn de fiŝoj, kiuj ne videblas eĉ en la akvarioj de zoologiaj ĝardenoj.

Hobio estas persona enlogiĝo, kiu akiras ankaŭ socian gravecon. En sia historia evoluo arto kaj scienco ŝuldas multon al hobiuloj, kiuj kelkfoje atingas nekredeblajn rezultojn.

La hobiado en juna aĝo havas alian gravan socian signifon – ĝi helpas al profesia orientiĝo. Ne maloftas la kazoj, kiam hobio transformiĝas al profesio kaj la koncernatoj konsideras sin feliĉuloj, ĉar ili ordinare trovas plenan kontentiĝon. Kelkfoje ĉio komenciĝas per bone organizita kaj lerte gvidata rondeto.

Bunta kaj multfaceta estas la mondo de hobiuloj. Kio igas la homon amatore okupiĝi pri io aŭ alio? La motivoj estas diversaj, ĉar ili estas difinataj de multaj faktoroj: biologiaj, psikologiaj, sociaj. Dum la elekto de profesio dependas ankaŭ de vico da objektivaj faktoroj, ĉe la elekto de ŝatokupo homo spontane manifestas siajn internajn inklinojn, kio aparte gravas por la anima harmonio.

Gravan rolon ĉe la elekto de hobio havas la inklinoj de individuo, kiuj determinas ties guston kaj preferojn. Kaj vere, en la granda varieco de enlogiĝoj oni povas distingi ankaŭ sentojn kaj imagojn de la infana kaj adoleska aĝoj. La motivadon de hobiuloj ni povas similigi al grandega bukedo el diversaj plantoj, ĝermintaj el la semoj de la heredaj talentoj kaj kies radikoj estas enterigitaj en la familia medio. Iliaj tigoj estas traborintaj al si vojon, balancate de la ventoj de sociaj influoj kaj malsame varmigate de la radioj de disponigitaj eblecoj.

Hobio estas intime ligita kun la valorecaj orientiĝoj de homo. Indiko pri la ekzisto de tiu aŭ alia valoro estas la sento pri senco. Fojfoje ekestinta iumaniere, la sento pri senco de aparta aktivado transformiĝas en senton pri difinita maniero de ekzistado kaj poste en propran senton pri senco de la vivo. Laŭ la viena psikoterapeŭto Viktor Frankl unu el la plej gravaj bezonoj de homo estas la bezono atribui al sia vivo sencon kaj, se tio ne okazus, la rezulto estus neŭrozo.

Plue ni devas konsideri la fakton, ke la profesia aktivado ne ĉiam sufiĉas. Kial? Unue, ĉar homo havas diversajn, eĉ kontraŭajn internajn emojn kaj ili devus manifestiĝi sur iu kampo. Due, ĉar la amatora agado estas libera je streĉo. Hobio, kiel aktivado, kombinite kun pozitivaj emocioj kaj finkonstruita stereotipo de la okupo, estas jam ekvilibriga faktoro, relativa konstanteco, oazo, kiu kontraŭstaras la rapidemon kaj necertecon.

Kia estas la preventa kaj kuraca efiko de hobio? Antaŭ ĉio la efiko konsistas en la kreo de pozitivaj emocioj, kiuj konkuras kun la negativaj kaj kutime venkas ilin. Ekzemple maltrankvileco kaj timo ne ekzistas ĉe homo, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed estas aktive absorbita de eksteren direktita, preferata kaj agrabla amatora aktivado. Pro tio en la programoj pri superado de krizaj statoj devige partoprenas engaĝiteco, venko super la koncentriĝo je propraj malbonaj travivaĵoj. Hobiulo iompostiome estiĝas saĝa homo. Li havas sian pasion kaj ne volas perdi siajn tempon kaj humoron je malagrablaj bagatelaĵoj.

Alia efiko de hobio estas la eduka efiko al la karaktero, konduto kaj estetika gusto. La neceso esti konsekvenca fortikigas la volon kaj senton pri respondeco kaj devo. La perfektigo de konoj plialtigas la personan kulturon kaj estetikajn postulojn. Sekve de tio oni spirite pliriĉiĝas kaj plimoderiĝas.

Hobio estas stabila apogo, je kiu la individuo povas kalkuli en sia dinamika kaj ne ĉiam facila vivo. Ĝi trankviligas, kontentigas, kreas humoron, alportas feliĉon spite al ĉiuj malfeliĉoj, kiujn ofertas vivo kaj igas pli facila la solvadon de malfacilaj problemoj. En tio konsistas ĝiaj profilaktikaj funkcioj.

Sendube unu el la plej gravaj ecoj de ĉiu hobio estas la kreo de memsento, de certeco je si mem, de sento pri propra graveco, sento pri solidareco kun la samhobiuloj, de konvinkiteco pri la „afero”, de fiereco pri la atingoj, de prestiĝo pro la kompetenteco pri difinitaj temoj. Tamen oni devas esti sincere malfermita al la mondo kaj ĝiaj mirindaĵoj. La natura sciamo kaj vigla interesiĝo estas potencaj faktoroj de orientiĝo, la bezono kreadi dominas. La hazardo kaj efiko de medio direktiĝas al tiu aŭ alia objekto, al tiu aŭ alia aktivado, al tiu nobla pasio, nomata hobio.

Elektinte hobion, oni eniras la rondon de entuziasmigitaj kaj engaĝitaj amatoroj. Oni brulas kaj vivas en la riĉenhava mondo, plena je feliĉaj travivaĵoj, kontento kaj sana vivfilozofio.

Dimitar HAĜIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitar Haĝiev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17