MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

BIBLIO

Tage kaj nokte en televido

Dum ok tagoj, de la 5a ĝis la 11a de oktobro 2008, el la baziliko Sankta Kruco en Romo oni dissendis la integran tekston de la biblio. 1200 legantoj, katolikoj, protestantoj, ortodoksiuloj, islamanoj kaj nekredantoj, sin sekvis dum 180 horoj, senpaŭze, krom por momenta fama kanto aŭ muziko, en la deklamado de la tuta teksto.

Ĉio komenciĝis ĉe RAI 1 (Radio kaj televido itala), estis daŭrigata en RAI eduka 2 kaj fojfoje aŭdiĝis ankaŭ ĉe provincaj privataj kanaloj, kiam la laŭvica leganto apartenis al ties komunumo.

En Italio almenaŭ 67 % de la homoj posedas en sia biblioteko integran biblion, sed malpli ol 10 % el ĝi ĉerpas ion meditan.

En profunda nokto iu leginto eliris el la baziliko, kie ĵus li legis la psalmojn 31, 32, 33: „Ĉielaj vortoj skulptitaj en la ŝtono, perloj de saĝeco ili estas”, li komentis. „Jen la temo: homo persekutata de malamikoj, malbonŝanca, vivas inter maltrankvilaĵoj. Ĉiuj konspiras kontraŭ li, bruligitan teron ili faras ĉirkaŭ li. Sed li sin turnas al la Sinjoro (Dio), kiu elaŭdas lian preĝon, prenas lian manon, al li forviŝas la larmojn, lin levas, ree verŝas en lian koron la dignecon de ekzisto spite de la kalumniantoj. Tiam la homo ‚renaskiĝinta’ plenĝoje invitas la tutan mondon laŭdi la Sinjoron”. Jen la komento de la leginto (ĉu katolika aŭ protestanta, ĉu nekredanta?), noktofunde, pri sia ĵusa sperto al ĵurnalistoj, kiuj lin atendis ĉe la pordo de la baziliko.

Armando ZECCHIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Armando Zecchin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17