MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La Helpanto

La pordoj glit-malfermiĝis, kaj li eniris la lifton. La ununura alia veturanto kontrolis lin, dum li enpaŝis, kaj poste re-mallevis la kapon. La butono por la tera etaĝo jam lumetis, do li nur apogis je la malantaŭa muro, dum la pordoj fermiĝis.

Neniu parolis.

Kiam la lifto haltis, li atendis, ĝis la alia persono eliris, tiam marŝis malrapide el la konstruaĵo en la brilan junian tagon. Starante ekster la pordoj, ĝis la okuloj kutimiĝis al la sunlumo, li pripensis kion fari. Li havis nenian rendevuon por atingi, kaj neniu lin atendis. Li loĝis sola post la morto de sia edzino en la pasinta jaro, kaj liaj filoj loĝis eksterŝtate. Benko antaŭ li en la korto ŝajne vokis lin, do li marŝis al ĝi kaj sidiĝis.

Fonto en formo de kaduceo ŝprucis en orfiŝplena lageto antaŭ li. Infanoj ludis ĉe ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi. Kiel juna arkitekto, (kiom da jaroj pasintaj?) li helpis dizajni ĉi tiun korton ĉe la universitata hospitalo kiel sian unuan projekton post la kolegio. Super la arboj kaj domoj trans la strato videblis la supro de la Fiŝburna Oficejo, kiu estis unu el liaj lastaj gravaj projektoj, antaŭ ol li emeritiĝis, jam kvin jarojn antaŭe. Ŝajnis al li iom ironie, ke li elektis ripozi ĉi tie, vidante kaj la komencon kaj la finon de sia profesia laboro. Koincido? Eble. Li tion ne kredis.

Li ne rimarkis la etan blankharulon eksidi ĉe la alia flanko de la benko, sed kiam li hazarde rigardis flanken, tie li estis. Li portis netan kompleton kun aŭdace helverda kravato, kvazaŭ peco de la gazono nodita ĉirkaŭ la nuko. Liaj piedoj apenaŭ atingis la teron. La etulo rimarkis lian rigardon kaj ekparolis.

„Malbonajn novaĵojn?”

Li turnis la kapon for de la etulo. „Jes. Malbonajn novaĵojn.”

„Mi estas bona aŭskultanto. Ĉu vi volas paroli pri ili?”

Li ne estis kutime parolema kun fremduloj, sed ial li komencis paroli pri siaj problemoj al la eta gnomaspekta homo. Li rakontis pri la hepatito, kiun li ekhavis per pasinta transfuzo, sia malbona koro, kaj la kancero, kiun ili ĵus eltrovis. Pri tio, ke li ne estas kandidato por hepata transdono pro sia malbona koro, kaj ne por kora kirurgio pro sia malsana hepato, kaj pro siaj aliaj malsanoj li certe ne tolerus kemiterapion. Lia kuracisto proponis kurson de „subtena terapio”, kio vere signifas „komfortigi lin, ĝis li mortas”.

Dum li parolis, la etulo nur fojfoje balancis la kapon, aŭ diris, „jes” aŭ „hum” aŭ aliajn kuraĝigajn sonojn, ĝis li finis. Kiam la vort-torento finfine ĉesis, li jese balancis la kapon kaj diris: „Tiuj ja estas malbonaj novaĵoj. Eble mi povas vin helpi.”

Li rerigardis dubeme al li, kaj demandis: „Ĉu vi estas kuracisto?”

„Ne. Almenaŭ, ne precize, sed mi kredas ke mi eble povas helpi vin.”

„Kion vi povas fari, kion la kuracistoj ne povas fari por mi?”

„Diru al mi la veron, kion faras por vi la kuracistoj?” Pro surprizo pri tia demando li silentis dum momento, kaj la malgranda homo tuj daŭrigis, ne atendante respondon. „Ĝuste kiel mi kredis. Viaj kuracistoj proponas, ke vi vivu la mallongan reston de via tempo sub la influo de drogoj, kiuj iom post iom iĝos pli kaj pli senefikaj, ĝis vi finfine mortos, kiel dolorplena, duonfreneza maniulo. Mi promesas nenion, sed mi kredas, ke mi povas fari pli bone ol tio.”

„Do, kion vi proponas?”

Li metis la manon en sian kompleton kaj eltiris etan vitran flakonon. „Jen. Trinku ĝin je dormotempo. Glutu la tuton. Mi kredas, ke ĝi vin helpos.”

„Kio ĝi estas?”

„Tio, kio, mi kredas, vin helpos. Drogherbaj ekstraktoj, kontraŭ-oksidigantoj, kaj tiel plu. Pli precize mi ne kapablus sciigi vin, sen ke vi multe studus.”

Li malridetis, kuntiris la brovojn kaj demandis: „Kiom da kosto?”

„Neniom.”

„Neniom?”

„Mi senpreze donas ĝin al vi”, la etulo diris formale, etendante la flakonon al li, riverencante.

Li prenis ĝin, kaj kontrolis la donacon. Ĝi enhavis klaran, iomete flavan likvaĵon, kiu fluis viskoze, kiel mielo. Li rerigardis al la malgranda homo. „Kaj kiam mi bezonos pli?”

„Tio sufiĉos, mi kredas. Se ne, mi donos al vi pli. Senkoste.” Li ekstaris, permane gladis sian kompleton kaj rektigis la kravaton. „Mi devas foriri. Bonan ŝancon.” Li turniĝis kaj ekmarŝis for.

„Atendu!” li kriis al li. „Kiel mi trovu vin, se mi bezonos pli da medikamento?”

Li haltis kaj turnis sin al li, ridetante. „Ne zorgu pri tio. Mi vin trovos.”

„Kiel? Mi eĉ ne diris al vi mian nomon.”

La rideto iomete larĝiĝis. „Mi ja trovis vin je ĉi tiu fojo, ĉu ne?” Li turnis sin kaj formarŝis.

Li rigardis refoje al la flakono, kiu kuŝis sur lia manplato. Ĝi fokusigis la sunlumon tiel, ke ĝi aperigis brilan linion da lumo sur lian manon, kiel ora sago, kiu celas lian koron. Li scivolis, ĉu tio estas bona aŭguro, aŭ ne. Li metis la flakonon en la ĉemizan poŝon. „Nu,” li laŭtdiris, „kion mi havas por perdi?”

Neniu respondis.

Kelkajn tagojn poste liaj amikoj kaj parencoj kunvenis ĉe sepultistejo. La rabeno ĉantis funebran kadiŝon per forta, klara voĉo, kiu gvidis la lamentantojn, kiam iliaj propraj voĉoj eble stumblus. En la elegio li laŭdis la vivon kaj atingojn de la mortinto, kaj dankis al Dio, ke Li elektis preni lin pace, sensufere, dum li dormis.

Neniu aŭdis la etan blankharulon, kiu sidis en la lasta vico, diri: „Nedankinde.”

Steven K. SMITH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Steven K. Smith el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17