MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

La tulamora tombejo

Ĉiu esperantisto, kiu konas la literaturon, rekonas la nomon de Karolo Piĉ kaj la titolon de lia romano La litomiŝla tombejo. Ankaŭ ĉi tiu eseeto temas pri tombejo, kvankam ne en Ĉeĥio, sed en la irlanda kampara urbo Tulamore. Tiu, kiu promenas en la tulamora tombejo, tie trovos diversajn unikajn interesaĵojn.

Fremdulo eble surpriziĝos, ke malmultaj tomboŝtonaj surskriboj en la tombejo (kaj aliloke en Irlando) estas en la irlanda (gaela) lingvo. Kutime, la nomo kaj aliaj detaloj pri la forpasinto aperas en la angla, kvankam kelkfoje la epigrafo inkluzivas ankaŭ tradician citaĵon en la irlanda. Fakte, la plej granda monumento en la tulamora tombejo havas tutgaelan surskribon gravuritan en antikvaj irlandaj manuskriptaj literoj, sed tio estas escepto.

Pro tio, ke la Irlanda Respubliko estas precipe katolika lando, granda spaco en la tombejo estas dediĉita al la tomboj de monaĥinoj. Aliloke, kelkaj unuopaj ŝtonoj memorigas pri irlandanoj enterigitaj en Usono, lando, kiu akceptis multajn irlandajn elmigrintojn ekde la Granda Malsato meze de la 19a jarcento ĝis la finaj jardekoj de la 20a.

Kelta kruco

La plej ŝatataj kaj karakterizaj monumentoj konsistas el gravuritaj kolonoj en la formo de antikva kelta kruco, videbla en arkeologejoj kaj tombejoj en la tuta insulo. Tiu ĉi desegno, kvazaŭ simbolo de kelta kristanismo, havas cirklon super la du brakoj de la kruco.

Post la fino de la unua mondmilito, kaj la samtempa sendependiga ribelo kontraŭ brita regado, ĝis la estiĝo de pli paca situacio en Nord-Irlando, en la lasta jardeko de la 20a jarcento, irlandanoj, kies familianoj militservis en la brita armeo dum la mondmilitoj, hontis pri la supozata „perfido” de irlanda patriotismo. Pro tio, kvankam miloj da junaj irlandanoj mortis en la militoj (malgraŭ la oficiala neŭtraleco de la Respubliko en la dua), preskaŭ neniu irlanda familio aŭdacis malkaŝi la fakton per tomboŝtono memore al siaj militaj mortintoj.

Tiuj, kiuj mortis dum la irlanda sendependiga milito kaj en la enlanda milito, kiu ĝin sekvis, estis honorigitaj per monumentoj. Tamen, nur preskaŭ fine de la 20a jarcento aperis en irlandaj tombejoj novaj tomboŝtonoj memore al la mondmilitaj mortintoj. Estas strange trovi tiajn surprize novaspektajn tomboŝtonojn kun detaloj pri junaj irlandanoj mortintaj inter 1914 kaj 1918 en t.n. irlandaj regimentoj de la brita armeo.

Ruldomoj kaj tendoj

En Irlando estas pluraj miloj da familioj, kiuj laŭtradicie vivas kiel nomadoj en ruldomoj kaj tendoj, kvankam ili ne estas de cigana deveno. Antaŭe tiu komunumo, angle „tinkers” (stanistoj, kaldronistoj,) gaele tincéirí), vendis kaj aĉetis ĉevalojn. Moderna socio ne plu bezonas manfaritajn kaldronojn kaj sitelojn, kaj la nomadoj taksas la nomon „tinker” insulto.

Ili nomas sin hodiaŭ „travellers” (vojaĝantoj; gaele: lucht siúil). Multaj vivas malcerte, danĝere kaj kelkfoje mizere, flanke de ŝoseoj. Tamen aliaj pli bonstataj nomadoj sukcesas gajni sufiĉe da mono por pli lukse subteni sin. Tiuj lastaj, pasigante la vivon sen fiksita domo, ŝatas imponajn monumentojn post sia morto. Pro tio, kelkaj el la plej grandaj kaj ornamitaj monumentoj en la tulamora tombejo kaj aliloke en Irlando troviĝas sur la tomboj de nomadoj.

La unua nomada monumento en la tombejo pompas el nigra marmoro, kun granda rando: ĝi estas alta tomboŝtono kun epigrafo en oraj literoj, flank-kolonoj beligitaj per orumitaj floroj, statuoj de la sankta virgulino kaj sanktuloj, florujoj, gravuritaj slabetoj donacitaj de diversaj familianoj, marmora piedpilko sur piedestalo, kaj antaŭa marmora genukuseno kun orumita invito „Stay and Chat” („Restu kaj babilu”).

Glaso da Guinness

La dua monumento trovita estas simila: el nigra marmoro, riĉe orumita, kun aldonaĵo de grandega rozario pendanta sur la tomboŝtono, orumitaj bildoj de kamioneto kaj nomada ĉarumo, kaj en la mezo, sur la marmora planko, piedestalo, sur kiu staras granda glaso da irlanda portero (nigra biero) Guinness [gínes].

Post funebraĵoj, anstataŭ malgrandaj florbukedoj, la nomadoj kutimas lasi sur la tombo grandegajn panelojn el artefaritaj plastaj floroj aranĝitaj en la formo de la nomo, kromnomo, aŭ titolo de la forpasint(in)o. Unu salutas „Grandad Baldy” („Avo Kalvulo”); alia deklaras, en kripligita poŝtelefona ĵargono, „I love u Mum” („Mi amas vin, panjo ”).

La irlandaj nomadoj kutime geedziĝas, kiam ili estas tre junaj. Plej patosa tombo estas tiu de juna (30-jara) nomada virino. Simila al la aliaj monumentoj (el nigra marmoro, sed kun multaj gravuritaj memorslabetoj en formo de koroj kaj unu kiel malfermita libro), ĝi informas, ke la forpasintino mortis, naskante infanon, kiu ne supervivis, kaj plie postlasis kvin filojn, kvar filinojn kaj 17 genepojn, plus nevojn kaj nevinojn. Ĝi atestas, ke la vivo de nomadoj ne ĉiam estas feliĉa, kaj iliaj mortoj ofte estas tragikaj.

Ankaŭ pri la tulamora tombejo eblus verki romanon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17