MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Ferioj senferiaj

Kiel lernantoj pasigas someran liberan tempon? En Japanio la lerneja jaro komenciĝas en aprilo kaj la unua lernosezono finiĝas ĉirkaŭ la 21a de julio. Somera libertempo ĝenerale daŭros dum 40 tagoj ĝis la fino de aŭgusto.

Kion nunaj lernantoj faras? Multaj lernas en privata lernejo por kompensi la nesufiĉan lernadon en la lernejo. Multaj partoprenas en sporta trejnado organizita de lerneja aŭ loka kluboj. En aŭgusto multaj vizitas geavojn, akompanate de la gepatroj. Fine de la monato multaj haste finas somerajn lernejajn hejmtaskojn.

Tamen en kelkaj urboj lernantoj ne povas havi 40-tagan libertempon. Antaŭ du jaroj edukaj komitatoj mallongigis je unu semajno la someran libertempon. Laŭ la ĵurnalo Asahi 10 % de la edukaj komitatoj en Japanio respondas jese al la demando pri mallongigo. Ili celas multigi lernohorojn, ĉar en 2002 komenciĝis edukado laŭ nova gvidlinio kaj lernohoroj malmultiĝis.

Ŝarĝo

Tio maltrankviligis gepatrojn, kiuj kritikis la ministerion pri edukado. La ministerio konsentis reformi la gvidlinion, kaj venontjare en element- kaj mez-lernejoj plimultiĝos lernohoroj. Edukaj komitatoj, kiuj prove kaj anticipe mallongigis la someran libertempon, pravigis sin, dirante, ke ili celas eviti tro da ŝarĝo al lernantoj.

Tamen enketite, 75,5 % de mezlernejanoj kaj 43,0 % de elementlernejanoj respondis, ke mallongigo de la ferioj tute ne estas bona. Venas kritikoj ankaŭ de gepatroj: „Lernantoj ne povas partopreni en sporta trejnado”, „Lernantoj ne komprenas, kial ili devas iri al lernejo, dum iliaj gefratoj en supera mezlernejo ferias hejme”, „Somera libertempo donas al lernantoj ŝancon pasigi tempon laŭplaĉe kun siaj familianoj kaj en la naturo” ktp (laŭ la ĵurnalo Asahi).

Instruistoj

Dume, kiel instruistoj pasigas someran libertempon? Kiam mi fariĝis instruisto en supera mezlernejo en 1965, ankaŭ instruistoj feriis. Tamen en 1970aj jaroj la situacio pli kaj pli ŝanĝiĝis. La eduka komitato en mia gubernio ekargumentis, ke libertempo dum somero kaj vintro estas por lernantoj, sed ne por instruistoj, ĉar tiuj ricevas salajron. Kiam mi eksiĝis kiel instruisto antaŭ 15 jaroj, mi ne rajtis ferii dum somero.

Tamen la nuna situacio estas malpli bona. Eĉ antaŭe instruistoj devis havi specialan kurson dum somero aŭ alitempe en la 1a, 3a, 5a, 10a, 15a, 20a jaro post instruistiĝo. Nun krom tiuj kursoj, instruistoj devas havi 30 lecionojn en universitato en ĉiu 10a jaro por renovigi sian instruistan kvalifikon.

Dumvive valida

Antaŭe tiu kvalifiko estis dumvive valida, sed lastan junion la regantaj partioj limigis la validperiodon de la kvalifiko al 10 jaroj, pretekstante, ke ĝi ekskludu malbonkvalitajn instruistojn. Mi tamen opinias, ke ĝia vera intenco estas ekskludi politike aktivajn, sindikatanajn instruistojn, por ke edukado servu ne al la popolo sed ankaŭ al la ŝtato.

Ĉi-jare 118 universitatoj organizis kursojn, en kiuj instruistoj ricevas 12 lecionojn pri eduka politiko kaj 18 lecionojn pri sia fako. Ĉiun jaron 100 000 instruistoj ĉeestos tiujn kursojn, do ankaŭ universitataj instruistoj devas multe labori dum la somero. Kion naskas okupita libertempo al Japanio? Pli klerajn lernantojn kaj instruistojn, kaj pli gloran Japanion? Eble ne.

HORI Jasuo
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17