MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Honesta portreto pri granda homo

Por esperantistoj, kiuj iom konas nian historion, eble la komencaj ĉapitroj iras tro malrapide, sed ni ne forgesu, ke temas pri anglalingva originalo el la jaro 1985, ne destinita unuavice al internacia publiko: por pli bone komprenigi, kia estis Lidia, la aŭtorino unue donas bildon pri ŝia hejmo kaj precipe pri ŝia patro kaj Esperanto mem. Kaj tio estas trafa decido: ŝin ja formis kiel personon ĝuste tiu fono.

La ĝenerala bildo pri la familio, la estiĝo de lingvo kaj movado, kiun ni ricevas, estas tute bona. Pri la grado de judeco en la familia hejmvivo, eble ne ĉiuj aŭtoroj konsentus kun la verkintino koncerne la aserton pri la kompleta malobservado de L. L. Zamenhof pri tiuj judaj reguloj. Ekzemple, sur paĝo 60 menciiĝas fojfoja manĝado de ŝinko – detalo konsiderata fikciaĵo. Bedaŭrinde, ties citon ĉi-momente mi ne retrovas.

Esperantistino

La vivo de Lidia estas multrilate malkutima: la plej juna filino de Zamenhof, por kiu la antaŭaj gefratoj ja estis jam adoltaj, kiam ŝi ekkonsciiĝis pri la vivo, iasence ekkreskis kvazaŭ solinfano. Nur 9-jara ŝi eklernis Esperanton por akompani la gepatrojn al la UK en Berno en 1913, kie pli-malpli aŭtomate ŝi ekludis kvazaŭ rolon de princino: ja filino de d-ro Esperanto mem! Se tion tiujare ŝi ne farus, ŝi devus resti hejme. Tiu minaco efikis. De post tiam ŝi ne plu ĉesis okupiĝi pri la Internacia Lingvo: jam frue ŝi komencis traduki en ĝin kaj fariĝis bonstila aŭtorino. Ĉiuj konas ŝian tradukon de Quo Vadis? kaj Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko, sed ankaŭ plurajn aliajn tradukojn kaj proprajn tekstojn ŝi aŭtoris.

La idea fono

Lidia ofte emfazis, ke por ŝia patro la lingvo mem ne estis la plej grava afero: spirita proksimiĝo por Zamenhof ĉiam estis pli grava. „Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro (1907, p. 126)”. Tio instigis lin al Hilelismo, poste – pli ĝenerale – al Homaranismo. Lidia mem renkontis Bahaismon pere de Martha Root okaze de la publika dediĉa ceremonio pri la tombomonumento de Zamenhof en 1926; s-ino Root unue prezentis tiun religion al ŝi kiel „formo[n] de Homaranismo”. Tiu ĉi renkontiĝo kun la plej nova branĉo en la religio-familio: judismo – kristanismo – islamo – bahaismo, estis la dua ĉefa okazaĵo en la vivo. Por ŝi la judismo ĝis tiam estis nura identigilo koncerne la devenon: religie ŝi sin ne sentis juda. Sed en tiama Pollando oni „ja bezonis ien aparteni” [mia esprimo]. Do juda ŝi sin nomis. Religie, tamen, baldaŭ ŝi fariĝis vera fidulino je Dio, pere de ties profetoj de Bahaismo: la tiama Gvidanto, Shogi Effendi, por ŝi estis vera proksima spirita patro-konfidenculo. Kaj pri Bahá'u'lláh ŝi ofte parolas, kvazaŭ temus pri Dio mem: unu cito el inter multaj sur paĝo 321: „Bahá'u'lláh elaŭskultis miajn preĝojn”. Notinte ĉi tiun citaĵon, mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammaniere parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus. Ĉie ŝi serĉis gvidadon de Dio, ofte kvazaŭ moderna viziulino, kies viziojn ni ne konas, ŝi faras decidojn, kiuj supraĵe kontraŭas ĉiun eblan personan profiton, pro iu mistera sento, ke tiel devos okazi. El teksto, kiu randas je vizia literaturo: paĝo 376: Kredo, lernis ŝi, eble estas nur aranea fadeneto, sed ĝi kapablas triumfi super ĉiuj potencoj de l' malhelo. Ĉar, kiu, kiel la eta araneo sur la sojlo de la Sanktejo, „trovos ankoraŭ en sia koro unu radieton de kredo, tiel delikatan kaj etan kiel aranea fadeno, ne pereos en abismo, sed se eĉ ĉiuj potencoj de tiu ĉi mondo ekbatalus kontraŭ li, por puŝi lin malsupren, eĉ en la falo mem li haltos, kaj per tiu ĉi radio, kiel per la biblia ŝtuparo, eĉ el la abismo levos sin al la ĉielo”.

Agado

Je certa momento ŝi iel kombinas ambaŭ siajn misiojn: ŝi fariĝas sukcesa Ĉe-instruistino, faras multajn propagando- kaj instruo-vojaĝojn, kaj allogas al la lingvo plurajn milojn da novaj homoj, kaj paralele ŝi faras paroladojn pri la bahaa religio, fariĝas intima kunlaboranto de ties misiistoj. Unufoje ŝi iras pilgrime al Palestino, al por bahaano sanktaj lokoj, renkontas la Gvidanton.

Post kelkjara laboro en Eŭropo en 1937 Lidia ekiras al Ameriko (paĝo 240): Usono kaj iom Kanado. Samtempe en la monda historio plej obskuriĝas la nuboj de hitlerismo kaj de la diskrevonta dua mondmilito. Dum en Ameriko ŝi estas, prelegas, instruas, ĉie ĉirkaŭe kreskas la timiga obskuro. Tiun minacon certe klare ŝi perceptis. Sed unuflanke ŝi ne povis senlime plilongigi sian restadon en Ameriko – ŝi ne ricevis novan vizon kaj eĉ estis problemoj pri enspezoj el la kursoj (ofte nura liliputa aŭ simbola pago – feliĉe ŝi gastis senpage, alie ŝi ne eltenus!), kiujn ŝi estis kontraŭleĝe ricevinta; aliflanke, iel revokis ŝin hejmen la devosento kaj la certeco, ke en la malfacilo ŝi devas esti ĉe la siaj. Ŝiaj rakontoj pri sonĝoj el tiu epoko klare reflektas la tiamajn timojn kaj danĝero-konscion.

La libro

La verko fine rakontas pri ŝia pereo – murdita en Treblinka. Finas la libron klarigo pri fontoj uzitaj kaj utile ampleksa indekso.

La fotoj, kiujn oni renkontas, estas ege bonvena riĉigo de la libro – unue, estas bone vidi, kiuj estas la koncernaj homoj mem; aliflanke, la tiama aspekto de la bildoj tiel forte vekas la etoson de l' foraj tempoj. Belege.

Resume

Ĝis nun en Esperanto oni povis ricevi nur svagan bildon pri Lidia: Isaj Dratwer – Lidja Zamenhof, Vivo kaj agado, 1980; li almenaŭ donis la plej bazajn informojn pri ŝia vivo, kune kun pluraj leteroj ŝiaj el la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj Julian Modest per sia Ni vivos! Dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof (Hungara Esperanto-Asocio, (s.j., 1985?) donis eble iom romanigitan teatran impreson.

Kaj nun, per ĉi traduko de tiu ĉi sufiĉe detale dokumentita biografio ni ricevas pli firman bildon pri ŝi.

Dumlegade mi fariĝis ĉiam pli scivola, kio entute enestos en la baldaŭ aperonta La Originala Verkaro de Lidja Zamenhof: fojfoje la teksto de tiu ĉi biografio citas, foje iom resumas el leteroj kaj aliaj verkaĵoj de Lidia: prelegoj, rakontoj, raportaĵoj – kiuj kune promesas impresan tutaĵon. Persone, ekzemple, mi scivolas pri ŝia eseo „Vojoj de Dio” (paĝo 330). Jam el pluraj citoj ĉi-libre oni povas konstati, ke Lidia ankaŭ literature havis talenton. Sed al mi ne fariĝis tute certe, kio ja konserviĝis el tio, kion ŝi verkis. Bernhard Westerhoff redaktis la baldaŭan volumon. Do ni vidos!

Gerrit BERVELING
Wendy Heller: Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto. Tradukis el la angla Bernhard Westerhoff. Eldonis FEL, Antverpeno, 2007. 398 paĝoj. ISBN 9789077066362.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17