MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Iam morti rapide

Pri la utilo de la sporto mi havas tute alian opinion, ol Stefan Maul (MONATO 2008/8-9, p. 5). Li pene uzas statistikon por pruvi, ke – rilate la vivodaŭron – tempogajno per sporto estas nula. Mi volas memorigi, ke ankaŭ manĝado, dormado kaj amorado rabas tempon. Mirindaj rabistoj.

Ĉar mi preskaŭ ĉiun tagon praktikas sporton, mi kutime sentas trankvilanimecon, korpan kaj psikan kontentecon; malsanon mi preskaŭ ne konas. Maul skribis: „Kiu sportumas, ne vivas pli longe, sed mortas pli sana. Kia konsolo!” Ĝuste tion mi volas: iam morti rapide. Kion mi ne volas, estas longe kaduki aŭ eĉ vegetadi. Je nia sano!

Michael J. SCHERM
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michael J. Scherm el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17