MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Israelo 60-jara (5)

Mi miras, ke neniu menciis la opinion de Zamenhof en la reagoj pri la israela konflikto (MONATO 2008/7, p. 10-11). Li ja estis judo, sed rezignis pri cionismo. Sed li malpravis pri la revivigo de juda lingvo, la hebrea. Per la revivigita lingvo estis kreita la nova israela ŝtato. Bedaŭrinde ne estis kreita ŝtato por esperantistoj.

Dieter ROOKE
Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dieter Rooke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17