MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Novaj hejmoj por drako kaj urso

Teritoria disputo inter Rusio kaj Ĉinio, kiu daŭris 40 jarojn, fine solviĝis. La du ministroj pri eksterlandaj aferoj, respektive Sergej Lavrov kaj Yang Jiechi, subskribis en Pekino interkonsenton, kiu ĝustigas la limon inter la landoj. Tiel ili donos impulson al bonaj najbaraj rilatoj inter la du ŝtatoj kaj al ekonomia kunlaboro.

Laŭ la interkonsento Ĉinio ricevas la insulon Tarabarov kaj parton de la insulo Bolŝoj Usurijskij. Ambaŭ insuloj situas meze de la rivero Amuro apud la urbo Ĥabarovsk. Ekde nun la insulo Tarabarov nomiĝos Yinlong Dao, ĉine „Insulo de la Arĝenta Drako”. La okcidenta parto de la insulo Bolŝoj Ussurijskij ĉine nomiĝos Heixiazi Dao, aŭ „Insulo de la Nigra Urso”.

La unua konsento pri la interŝtata limo inter Rusio kaj Ĉinio estis subskribita en 1991. Tiam estis ĝustigitaj 98 % de la longeco de la limo. Interkonsenton pri la restintaj 2 % oni subskribis nur en 2004.

Sergeo JURJIĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergeo Jurjiĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17