MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Angla Germanio

Jen rakonteto reage al la enkonduko julia (Subpremo lingva, Monato 2008/7, p. 5). Antaŭ kelkaj monatoj ni ricevis anglalingvan pag-admonon de germana enkasiga oficejo pri iu juvelo, kiun ni ŝajne aĉetis (ni ne scias, ĉar ne estis menciita pri kiu firmao temas). Malgraŭ nia reago en la germana (kaj por la certeco ankaŭ en Esperanto), ke ni loĝas en germanlingva parto de Belgio, daŭre venis admonoj anglalingvaj. Ĝis nun ni tute rifuzas pagi kaj finfine venis reta reago, ke la dosiero reiris al ilia kliento (ni supozas tion, ĉar denove la mesaĝo estis en la angla). Estas nekredeble, ke ni devas postuli de germana firmao, ke ili skribu germane. Eble ili (devige) skribas eksterlanden nur en la angla.

Rita GALMACHE
Belgio germanlingva

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rita Galmache el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17