MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Granda frato gvatas (2)

Ĉu eble tiu falsa sekureco estas dezirata? La politikistoj povas diri, ke ili jes ja faras ion por prizorgi la sekurecon de la popolo (precipe en antaŭvoĉdona periodo), kaj multaj certe pensas, ke tio vere subtenas la menciitan celon. Sed ĉu iu ankaŭ pripensas, ke teroristoj (aŭ aliaj fiuloj) ofte alie pensas, ol la „leĝon sekvonta civitano”, ke ili ne timas, ĉu iu post la farita krimo ekscios, kiu faris tion? Ke tiuj personoj eble eĉ fieras, ke ili faris tion „sub la okuloj” kaj tamen nenio povis malhelpi tion?

Peggy LEY
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peggy Ley el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17