MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KOMUNIKADO

Ho, ve ...

Tagmeze, la 28an de majo, kuirante tagmanĝon, mi aŭskultis radio-raportojn kaj mi vere amuziĝis. Raportaĵo pri internacia futbal-matĉo el nia ĉefurbo Prago, ne la rezulton sciigis, sed priparolis honton de nia flanko kaj ofendon al gasta grupo el Litovio.

Oni preparis fotojn de latvaj futbalistoj anstataŭ de litovaj, hisis flagon latvan kaj ludis himnon latvan. El la radio mi aŭdis litovan parolanton, kiu tre kolere ruse protestis kaj deklaris la kulpantojn stultuloj, kiuj certe ne finis sian edukon pro stulteco.

La rusan mi bone komprenas. La parolo vere estis akra, sed la posta parolanto klarigis, ke la dokumentoj kaj informoj estas faritaj per traduko el la angla. La eraro naskiĝis ĉe la traduko, krome tiaj eraroj onidire eĉ je internacia nivelo okazadas. Oni verŝajne ankoraŭ interkonsiliĝos, kiel peti pardonon.

Cetere la litovoj malvenkis ... en du sencoj.

Jindřiška DRAHOTOVÁ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jindřiška Drahotová el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17