MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

Korano en pinto de plejvenditaĵoj

En Nederlando jam de kelkaj jardekoj kreskas la procentaĵo de aŭtoroj, kies denaska lingvo estas ne la nederlanda. En la revuo Fonto siatempe mi artikolis pri la plej influaj el tiuj ĉi „novnederlandaj” literaturistoj. Unu el ili, Kader Abdolah (devena el Irano), post pluraj romanoj kaj novelaroj, aperigis dulibran skatolon: enestas De Boodschapper („La mesaĝisto”) apud nova traduko de la Korano. Laŭ lia opinio la okcidentaj kulturoj ne komprenos la sanktan libron de islamo, se oni ne lernas legi ĝin unuflanke lige al la vivo de Muhamado kaj aliflanke sen la – laŭ li tro – granda pezo de la tradicia interpretado de l' Korano. Tial, interalie, li prezentas la tekstojn de sia korana traduko en la origina sinsekvo de ties revelaciiĝo.

Ĉi tiu dulibra skatolo montriĝas grandega vendosukceso: en apenaŭ kvar semajnoj jam disvendiĝis pli ol 60 000 el la 75 000 ekzempleroj de la unua eldono. Dua eldono baldaŭ sekvos. Laŭ Kader Abdolah la multflankaj debatoj pri islamo en la nederlanda socio instigis lin verki ĉi tiun tradukon. Lia romano Het huis van de moskee („La domo de la moskeo”) el 2005 ricevis la duan lokon post De ontdekking van de hemel („La malkovro de la ĉielo”) de Harry Mulisch kiel plej bona romano en la nederlanda lingvo.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17