MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Gigantismo (1)

La artikolo Gigantismo de Stefan Maul (MONATO 2008/6, p. 7) estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena kaj pensiga. Jes, nuntempe kun la rapida disvolviĝo de novaj teknikoj kaj sciencoj kelkaj potenculoj volas fari tion, kion klarvidaj fakuloj kontraŭas. Kelkajn ekzemplojn Maul bone prezentis jam. Tamen se gigantoj estas sekuraj, ili helpas al homoj pli multe kaj bone. Nur antaŭ kelkaj tagoj en Ĉinio bone ekfunkciis trans-mara pontego kun longo de 36 kilometroj. Ĝi certe alportos al la tieaj homoj grandan helpon kaj ankaŭ komencas ludi grandan rolon en la disvolviĝo de tiea ekonomio. Kompreneble sian sukceson ĝi ŝuldas al la kelkjara projektado de multaj altnivelaj sciencistoj. Do mia opinio estas, ke sekureco estas la unua postulo, ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda.

Jinming XU
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jinming Xu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17