MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvoj

Subkaŝita lingvo

Manchán [manaĥon] Magan estas juna irlandano, kiu lastatempe prezentis serion da televidprogramoj, en kiu li esploras la hodiaŭan staton de la irlanda lingvo. Kvankam, laŭ la nacia konstitucio, la irlanda (gaela) estas la unua oficiala lingvo de la lando, pro historiaj kialoj la angla estas nun la plej uzata. La kaŭzoj estas multaj. Dum la Granda Malsato en la mezo de la 19a jarcento, mortis aŭ elmigris (precipe al Usono) grandega parto de la gaelparolantoj, kiuj tiam estis la plimulto en Irlando. Plie, pro la fakto, ke la lando estis dum jarcentoj regata de Anglio, la angla iĝis la prestiĝa lingvo de administrado, komerco kaj edukado, do la irlanda estis malestimata kaj rigardata kiel idiomo de sensciaj kamparanoj. Ĉar milionoj de la posteuloj de la elmigrintoj nun loĝas en Usono, la nord-amerika influo en Irlando estas tiom fortega, ke kelkfoje oni preskaŭ havas la impreson ke Irlando estas, ne sendependa respubliko, sed la 51a ŝtato de Usono.

Pluraj enketoj indikis, ke la plimulto de la irlandanoj ne volas, ke ilia indiĝena lingvo malaperu, sed ne sufiĉe serioze klopodas por plibonigi ĝian endanĝerigitan staton. La aktuala registaro kaj la edukaj instancoj (malfrue) konscias pri la graveco de la situacio kaj asertas, ke ili intencas trovi rimedon por savi la lingvon kaj establi firmajn bazojn por garantii ĝian konservadon.

La rezultoj de la esplorado farita de Magan estis seniluziigaj kaj senkuraĝigaj. Multaj junuloj montris sin indiferentaj. Homoj, kiuj okupis postenojn en kiuj ili devus paroli kaj uzi la lingvon ne povis, aŭ ne volis. Malgraŭ la fakto, ke la irlanda estas ĉie instruata (krom en Nord-Irlando, kie ĝi estas studobjekto preskaŭ nur en katolikaj lernejoj), junuloj forlasas la lernejon kun minimuma lingva kapablo. Multaj diras, ke ili ne kapablas legi ĝin. Kompreneble estas esceptoj.

Magan decidis fari aŭdacan esperimenton. Li kompreneble supozis, ke post jaroj da studado devas resti io enprofundiĝinta en la subkonscio de la ekslernejanoj. Pro tio li intervjuis du junajn personojn – viron kaj virinon – kaj petis, ke ili rakontu ion en la irlanda lingvo. Post embarasa paŭzo, ambaŭ silente kapskuis. La virino konfesis, ke ŝi dum dek jaroj studis la irlandan, sed ne parolas ĝin. Ili konsentis submeti sin al hipnoto, dum kiu la sama demando pri rakonto aŭ konversacio estis farita. La juna viro respondis irlande, kvankam heziteme kaj senaplombe. La virino, tamen, flue kaj ĝuste parolis. Post kiam la hipnotisto ĉesigis la sesion, la paro ree parolis angle.

Mangan ne proponis klarigon aŭ solvon de la lingva problemo, sed certe la eksperimento eble montras, ke restaŭro de lingvo eĉ en kriza stato, ne estas tute senespera klopodo. Grava anglalingva verko, kiu eble povas iom kontribui al ĉi tiu problemo estas Language Death (lingva morto) de la lingva fakulo David Crystal, eldonita de la presejo de la Universitato de Cambridge en Anglio. La libro inkludas liston de organizaĵoj, kiuj laboras por la protekto, konservado kaj revigligo de endanĝerigitaj lingvoj, kaj – iom surprize – tiuj inkludas kelkajn sufiĉe gravajn lingvojn kiel la nederlandan.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17