MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Tibeto jes, Kosovo ne

Se nacio aŭ etno havas propran historion, propran kulturon, propran deziron sendependiĝi, estas malmorale kontraŭstari. Tio validas eĉ pli, se la sendependiĝonta nacio estis milite okupita kaj tiel perdis antaŭan liberon. Ni pensu ekzemple pri Tibeto.

Tamen, se regiono komence apartenas kulture kaj historie al difinita lando kaj se poste tiu regiono estas amase ekloĝata de eksterlandanoj, kiuj iom post iom fariĝas plimulto; se imperio apogas la sendependiĝon de tiu regiono disde la cetero de la lando pro klaraj geopolitikaj avantaĝoj; se la sendependiĝo kontraŭas internacie leĝajn interkonsentojn, ĉu tiam la sendependiĝo estas morale akceptebla?

Miaopinie, Kosovo apartenas al la dua klaso. Mi vetas, ke Kosovo aneksiĝos al Albanio sufiĉe baldaŭ, kiel Teksaso aneksiĝis al Usono siatempe.

Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO
Meksiko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Jacobo Schmitter-Soto el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17