MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu bojkoto? (6)

Esperantistoj ne alvoku pri iu bojkotado. Estu ni pozitivaj ne negativaj en la agoj kaj elparoloj. Ĉu iu deziras defendi la tibetanojn? Bone! Skribu pri ili, pri la okazaĵoj en Tibeto kaj ĉirkaŭe, helpu disvastigi veran informon, kiun esperantistoj ja povas ĉerpi el multaj fontoj, ne nur gepatralingvaj. Sed perdi la energion al negativaj agoj (bojkotado inter ili), ne decas. Pli bone rakontu pri historio de eventoj, provu esplori la situacion pri detale ol tion faras la amaskomunikiloj, kiuj (kiel jam multfoje pruvite) rakontas pri ĉiuj eventoj nur ĉapele ... Ĉiam necesas kompari diversfontajn informojn, eĉ tiam, kiam ĉio ŝajnas tute klara. Ĝuste en tiu ĉi kampo ni agu. Estu sportludoj sportludaj.

Maksim GRIŜIN
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksim Griŝin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17