MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu bojkoto? (5)

Oni ne punu ĉiujn ĉinojn per bojkoto. Tio certe multe pli forte trafos la popolon, ol la estraron. Bojkoto ne solvos la gravajn problemojn en Tibeto. Eble la homsvarmo, kiu ekestos dum la Olimpiaj Ludoj, estos okazo por paroli pri la vivo en Ĉinio. Oni eble povos de pli proksime vidi kaj taksi la agadojn de la politikistoj. Vere estas, ke la Internacia Olimpika Komitato devus pripensi tion antaŭ ol atribui la Olimpiajn Ludojn al Ĉinio, sed nun oni devas esti tre atentaj, ne pagigi la popolon pro la malbonaĵoj de la estraro. Devas esti io farenda por montri nian malkontenton pri la genocido en Tibeto kaj peti, ke la estraro traktu tiun problemon rapide, sed sen atenci al la etaj bonaj modifoj, kiuj estis jam donitaj al la popolo, eĉ se ili estas etaj! Tiu problemo estas vere, vere grava problemo, kiu laŭ mi ne solviĝos baldaŭ, bedaŭrinde!

Josée BOCCADIFUOCO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josée Boccadifuoco el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17