MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu bojkoto? (2)

La Olimpiaj Ludoj estas la kulmino de ŝtata ŝovinismo. Oni spektakligas mondskale la atingon de sportistoj, kaj registaroj tute senhonte glorigas sin per tio. Sportistoj tre volonte lasas sin manipuli kontraŭ tio ke ili famiĝas mondskale dum unu aŭ kelkaj jaroj. Sed estas tre maljuste, ke monpotencaj landoj povas facile doni ŝancojn al siaj landanoj kaj, sekve, la sopiratajn medalojn, dum en aliaj mondopartoj sportistoj ne havas monon eĉ por aĉeti siajn ŝuojn.

Mi proponas bojkoti ne Ĉinion sed la Olimpiajn Ludojn. Homoj amase vojaĝu al la lando, sed ne ĉeestu la sporteventojn. Anstataŭe ĉiu vizitanto fariĝu raportisto kaj donu subtenon al subpremataj tibetanoj kaj aliaj.

Karles BERGA kaj MOLINA
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karles Berga kaj Molina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17