MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu bojkoto?

Kial oni dezirus bojkoti la okazigon de la Olimpiaj Ludoj en Ĉinio? (MONATO 2008/4, p. 5) Vere tio estas ŝanco por vidi kaj sperti, kio okazas en Ĉinio.

Ĉiu homo rajtas elekti la rajton de libero en diversaj flankoj. Efektive vi ne perfortu iun ajn por alirigi lin al via privata pensa koncepto. Tamen la objektiva fakto superas la elokventajn paroladojn! Bonvolu persone viziti Tibeton kaj vidi klare, kio okazas en Tibeto!

HU guopeng
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hu guopeng el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17