MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kiuj sendependiĝu? (8)

Sendependiĝo de Kosovo ne estas nur nacia problemo. La motivo estas la deziro de Usono alproksimiĝi al la limoj de Rusio. Duono de la loĝantoj de Kosovo ne naskiĝis tie, sed alfuĝis el Albanio, kiam Jugoslavio fartis pli bone ol Albanio. Tiam serboj estis bonaj kaj akceptis ilin, poste albanoj naskis po 10-12 infanojn, kaj nun ili estas la plimulto. Ĉi tie ne estas problemo interhoma, sed ega influo de la interesoj de fortuloj!

Tereza KAPISTA
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tereza Kapista el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17