MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kiuj sendependiĝu? (6)

Mi naskiĝis en la kvindekaj jaroj, kaj mia tuta eduko estis sub influo de eŭropeco: liberaj popoloj, demokratio, civitanaj rajtoj ktp. Por mi la koncepto de nacia ŝtato estas iom stranga, en la senco, ke, se ĉies rajtoj kaj devoj estus respektataj, oni ne bezonus tiujn postrestaĵojn de la pasinteco, kaj ĉiuj landoj povus facile formi pli grandan unuiĝon ...

Tial iom ĝenas min ĉi tiuj daŭraj disdividoj en pli malgrandajn naciecajn ŝtatetojn ... Ĉu ni revenu al Italio de la 19a jarcento, kiam ekzistis 300 etaj ŝtatoj, kun monstraj problemoj de komerco, vojaĝado, permesoj, sistemoj ktp?

Sed mi estas filo de 50-jara eduko en paco, kunlaboro kaj toleremo ... Eble homoj, kiuj ne travivis tion, kaj ankoraŭ vivas en naciisma pensmaniero kaj travivis militojn kaj detruojn, pensas kaj agas alimaniere. Sekve de mia eduko kaj de 50-jara paco kaj kunlaboro mi tute ne povas imagi militon inter Italio kaj Francio, aŭ Aŭstrio, aŭ Svislando ... Mi favoras sendependecon de popoloj sub terura premo, sed kunlaboro inter la plej diversaj popoloj estas, laŭ mi, sendube ege pli profitodona ol militinspirita sendependeco. En ĉi tiu okazo oni devintus eble pli longe debati kun la serboj kaj trovi alian elirvojon ...

Roberto TRESOLDI
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Tresoldi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17