MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

La vualo, romantika kaj erotika

La redaktoro aldonis noton al la artikolo La vualo, romantika kaj erotika (MONATO 2007/11, p. 21-22), laŭ kiu la kristana teologo Tertuliano asertis, „ke estas tradicie ĉie, ke decaj virinoj uzas vualon”. La redaktoro aldonas: „Tiu anekdoto sugestas, ke porti vualojn ... estas ege malnova kultura tradiciaĵo.”

Ŝajnas al mi, ke tiu anekdoto krome kaj precipe asertas, ke jam antaŭ 1800 jaroj – tiel kiel hodiaŭ – granda amaso da virinoj ne ŝatis esti devigata porti vualon, kaj ke tiu „malnova kulturo” estas fakte ne kulturo, sed trudo, hieraŭ fare de teologoj kiel Tertuliano, hodiaŭ fare de aliaj nuntempaj trudantoj.

La vualo povas esti romantika kaj erotika, nur se virinoj rajtas elekti, kiel sin vesti. Se ne, ĝi estas malliberigilo.

Annarosa ANDREI
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Annarosa Andrei el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17