MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ĈINIO

La nova Ĉinio estas ekonomie sukcesa

En oktobro 2007 la nova Ĉinio festis sian 58an datrevenon. Dum pli ol duona jarcento, danke al la klopodado de la ĉina registaro kaj ties popolo, la ekonomio de Ĉinio stabile kaj rapide disvolviĝis.

MEP kreskis ĝis 21 087 miliardoj

La nova Ĉinio fondiĝis en 1949, sed la unua disponebla donitaĵo pri la malneta enlanda produkto (MEP) estas pri la jaro 1952: 67,9 miliardoj da juanoj. En 2006 la MEP de Ĉinio atingis 21 087,1 miliardojn da juanoj (nun dek ĉinaj juanoj egalas al unu eŭro). Ekde 1980, kiam Ĉinio komencis praktiki la politikon de ekonomia reformado kaj malfermita pordo, la ekonomio kreskis kun jara meznombro de 9,7 %. Nun laŭ kvanto de MEP Ĉinio jam okupas la kvaran lokon de la mondo kaj proksimiĝas al Germanio. Tamen, laŭ pokapa MEP, en la vicordo almenaŭ 100 landoj antaŭas Ĉinion, kiu tiurilate ankoraŭ apartenas al la disvolviĝantaj landoj.

Jara meznombra salajro

En 1952 en la tuta lando la jara meznombra salajro de la oficistoj kaj laboristoj estis nur 445 juanoj, dum en 2006 ĝi atingis 21 001 juanojn. Ekde la komenco de la nova jarcento, la meznombra salajro ĉiujare pliiĝis je 2000 juanoj. En la plimulto de la ŝtataj institucioj kaj entreprenoj la salajra pliiĝo en 2006 eĉ estis pli.

Koncerna respondeculo en la ĉina ministrejo pri laborasekuro montris, ke nuntempe la rapida kresko de la salajroj de parto de la loĝantaro kun altaj enspezoj deturnas la atenton de la relative malrapida kresko de la salajroj por ordinaraj oficistoj kaj laboristoj, kiuj dum pluraj jaroj ĉiam havis malaltan enspezon, kaj ke la fenomeno, ke malmultaj riĉas kaj multaj malriĉas, restas tre grava. Li forte alvokis la centran registaron alpreni efikajn rimedojn por ne lasi la diferencon de la salajra distribuo pligrandiĝi.

Loĝejoj kaj aŭtoj

En la 1950aj kaj 1960aj jaroj en la urboj la pokapa loĝeja plankareo estis nur kvar kvadrataj metroj. La domoj de ĉirkaŭ du trionoj de la urbaj familioj estis troloĝataj. Ekde 1979, la registaro klopodis limigi la pliiĝon de la loĝantaro kaj samtempe stimulis komercistojn fari investojn al la domkonstruado. En 2006 en Ĉinio ĉiu urbano meznombre havis plankareon jam super 27 kvadrataj metroj.

Tamen, nun en grandaj kaj mezgrandaj urboj la prezo de loĝdomoj plialtiĝis tro rapide. Multaj urbanoj tute ne kapablas aĉeti novan domon. Precipe al iuj urbanoj en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono la manko de loĝdomoj jam iĝis unu el la urĝe solvendaj problemoj.

En 2006 la kvanto de privataj aŭtoj estis pli ol 40 milionoj, dum en 1950 estis nur 50 000. La kvanto pliiĝas rapide kaj alportas al la urba trafiko grandan malhelpon. Ŝpari energion kaj redukti ellason de malutilaj gasoj estas defioj neniam aperintaj, kiuj nun tre reale prezentas sin antaŭ la ĉina registaro kaj ties popolo.

MU Binghua
La kreskociferoj kiujn menciis la aŭtoro ne konsideras la inflacion. La studdepartamento de la Universitato de Groningen (www.ggdc.net/dseries/totecon.html havas datumbazon kun ciferoj de la tutmonda ekonomio, rekalkulitaj al la valoro de la usona dolaro de 1990. Grafikaĵo farita surbaze de ties ciferoj pri Ĉinio montras ke la reala kresko ekde 1950 estas proksimume dekobliĝo. Kompreneble, ĉiuj tiaj rekalkuloj estas tre proksimumaj. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17